Ortodoksa preĝejo Johano Baptisto (Székesfehérvár)

La Serba grekokatolika preĝejo Johano Baptisto estas eklezia historia monumento en Hungario, en urbo Székesfehérvár.

Preĝejo de
Johano Baptisto
Serba grekokatolika preĝejo Johano Baptisto en Székesfehérvár
Serba grekokatolika preĝejo Johano Baptisto en Székesfehérvár
Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito greko-katolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj alvenis serboj por servi la turkojn armee kaj komerce. Ili havis proprajn loĝkvartalon kun kirko en 1601. Post forpelo de turkoj (1688) la serboj restis kaj kontinue havis la preĝejon. En la 18-a jarcento ĝi estis kelkfoje trakonstruita. Laŭ dokumento en 1723 ĝi estis malstabila pro la argilaj-lignaj muroj renoviĝis, en 1756 turo estis konstruita. Inter 1770-1772 oni konstruis pli grandan preĝejon super la malnovan konstruaĵon, poste oni malkonstruis la superfluan malgrandan. La freskoj estis pentritaj en 1775 kaj 1776. La interna meblaro kompletiĝis en 1780. En 1831 la turo estis renovigita. En la 1980 plena renoviĝo okazis, tiu laboro ricevis premion "Europa Nostra" en 1989.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en korto, tamen la fasado laŭ la trotuaro. La korto estas ĉirkaŭita per ŝtona barilo. La preĝejo havas enirejon ankaŭ flanke de la navo, tio estas la korta enirejo. En mezo de la simetria fasado la turo altiĝas, kies pinto estas ornamriĉa bulboforma. Malsupre la enirejo funkcias. La absido estas duonronda. Interne la plej okulfrapa vidindaĵo estas la ikonostazo. Laŭ la flankaj muroj estas seĝoj por la maljunuloj kaj malsanuloj, la ceteraj kreduloj staras. La orgeno funkcias en la galerio.

Fontoj redakti