Preĝejo Koro de Jesuo (Ajka)

Preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Ajka (Hungario).

Paroĥa preĝejo de
Koro de Jesuo
Preĝejo Koro de Jesuo en Ajka
Preĝejo Koro de Jesuo en Ajka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ajka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Sümeg
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado 19331934
Specifo
Enhaveco 230 sidlokoj
Longo 30 m
Larĝo 13 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri preĝejo de Ajka okazis en 1228. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la ligna kirko bruldetruiĝis en 1725, la restinta loĝantaro sekvis la reformacion. En fino de la 19-a jarcento multe da laboristoj alvenis al Ajka, plejparte katolikaj eksterlandanoj. Ekde 1928 Ajka havis katolikan pastron, la nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1930-aj jaroj. En 1965 la preĝejo renoviĝis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1986.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la urbomezo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la unusola turo. Meze estas la ĉefenirejo, pli supre en niĉo skulptaĵo estas videbla. La absido estas rektangula kaj pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La altara bildo estis pentrita en 1941 kaj prezentas Jesuon inter ministoj kaj vitrofaristoj. En la preĝejo koruso funkcias.

Fontoj redakti