Preĝejo Maria, la patrino de la eklezio (Vaja)
La preĝejo Maria, la patrino de la eklezio (hungare Mária az egyház anyja) estas sakrala konstruaĵo en Vaja (Hungario).
Preĝejo Maria, la patrino de la eklezio | |
---|---|
Preĝejo Maria, la patrino de la eklezio en Vaja
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vaja |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Szatmár |
Dato de konsekro | 1988 |
Konsekrinto | István Seregély |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Golda |
Konstruado | 1983–1988 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 4562 Vaja, Lahner u. 57. |
Historio redakti
En nuna areo de Vaja estis 2 kirkoj dum la mezepoko. El ili unu neniiĝis pro la baldaŭaj kontraŭturkaj militoj, la alian la kalvinanoj uzis dum la sekvaj jarcentoj. En la 16-a jarcento la loĝantoj iĝis kalvinanoj. La sporadaj katolikoj havis lernejan kapelon ekde la 18-a jarcento, ili longe apartenis eklezie al Baktalórántháza, sed nuntempe en Pusztadobos. La kirko videbla nun estis konstruita inter 1983-1988. Post la konstruo ankaŭ la grek-katolikoj uzis ĝin, sed post jaroj ankaŭ ili konstruis propran didomon.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto ĉe 2 stratrenkontiĝo, la stratoj formas akutan angulon. La konstruaĵo sekvas la akutan angulon. La fasado estas simetria. Meze antaŭĉambro reliefas, poste kvadrata sonorilturo altiĝas, kies orta angulo rigardas al la akuta angulo. Antaŭe Krucifikso estas videbla. La turpinto estas simpla piramido. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn. Interne la flugila altaro estis pentrita de Erzsébet Udvardi.