Preĝejo Marteno de Tours (Ólmod)

Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Ólmod, ĉe rando de la vilaĝo.

Preĝejo de
Marteno de Tours
Preĝejo de Marteno de Tours en Ólmod
Preĝejo de Marteno de Tours en Ólmod
filial church • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ólmod
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La baroka kirko estis konstruita en 1772, sed la turo nur en 1840. La galerio estis pligrandigita en 1925. La freskoj estis pentritaj en 1981.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas unusolan turon super la enirejo kaj unu navon. La sanktejo finiĝas per 5 el la okangulo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la konstruaĵo. La barokaj ĉefaltaro kaj la predikejo devenis el la 18-a jarcento. Ĉe la sanktejo estas surskribo: "UGIO JE KAO ON KO IMA MOC." La ĉefaltara bildo prezentas simbolon de Sankta Triunuo kaj ankaŭ Marteno de Tours estas videbla, kie estas latina surskribo: "St. / Martinus / ora pro / nobis".

Kermeso okazas en la 11-an de novembro. La preĝejo estas memorloko de "Vojo de Sankta Marteno" (latine Via Sancti Martini) kaj ankaŭ memorloko de "Via Tektonica" inter urboj Sopron kaj Szombathely.

Fontoj redakti

 
Tabulo por montri la pilgrimvojon