Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Pécs)
La Paŭlana preĝejo Metamorfozo de Kristo (origine hungare Urunk Színeváltozása) estas romkatolika Monumento historia, iam kun monaĥejo en Hungario, en mezo de Pécs. Ĝi apartenas al la plej signifaj barokaj konstruaĵoj de la urbego.
Preĝejo Metamorfozo de Kristo | ||
---|---|---|
Preĝejo Metamorfozo de Kristo en Pécs
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Pécs | |
Geografia situo | 46° 4′ 37″ N, 18° 14′ 3″ O (mapo)46.07700318.234114Koordinatoj: 46° 4′ 37″ N, 18° 14′ 3″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Baranya | |
diocezo | Pécs | |
dekanujo | Pécs | |
Dato de konsekro | 1756 | |
Konsekrinto | György Klimó | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiSur la proksima monto en la 1250-aj jaroj monaĥejo estis konstruita, ekde 1308 oficiale ĝi apartenis al la paŭlanoj. En la malfrua 16-a jarcento Pécs apartenis al la Osmana Imperio, en loko de la nuna preĝejo oni konstruis moskeon. En 1686 paŭlanoj revenis al la liberigita urbo, ili ricevis permeson tie vivi kaj konstrui kirkon. Ĝi konstruiĝis kune kun la monaĥejo inter 1741 kaj 1756. Dum la konstruado oni profitis restaĵojn de la moskeo. La turoj estis pretaj nur en la jaroj 1778 kaj 1779. La paŭlana ordeno estis forigita en 1786, tial la konstruaĵo ne estis uzata, la moveblaĵoj estis disdonitaj al aliaj preĝejoj. En 1832 Ignác Szepesy faris lernejon el la iama monaĥejo. Tio estis "lyceum," tial ankaŭ nun nomo de la kirko estas ankaŭ licea preĝejo. En 1872 oni pentris freskojn (ili estis restaŭritaj en 1929, eĉ kelkaj novaj freskoj estis kreitaj). La unua orgeno alvenis en 1760, la dua pli moderna en 1906. Pécs ricevis universitaton en 1923, la preĝejo iĝis universitata preĝejo. La paŭlanoj rericevis la kirkon en 1997, sed la iama monaĥejo estas profana gimnazio. La paŭlanoj plene renovigis la konstruaĵon, en la neuzita kripto oni kreis 600 lokojn por urnoj.
Preĝejo
redaktiLa preĝejo situas laŭ la trotuaro inter domoj, la maldekstra domo estas la iama monaĥejo. La fasado estis simetria, flanke altiĝas la turoj, meze la ornamriĉa baroka pordo funkcias. Ankaŭ la interna parto estas ornamriĉa. La orgeno funkcias en la galerio. La ĉefaltara bildo prezentas Metamorfozon de Kristo. Estas ankaŭ niĉoj kiel kapeloj dediĉitaj al Ĉieliro de Maria, Sankta Triunuo, Sankta Paŭlo la Ermito kaj Tekla de Ikonio. La predikejo venis el Preĝejo Kandela Festo (Pécs).
Monaĥejo
redaktiLa monaĥejo same situas laŭ la trotuaro. Ĝi havas 2 etaĝojn.