Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Sándorfalva)
La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Szűz Mária Neve-templom estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Sándorfalva (Hungario).
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Sándorfalva
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sándorfalva |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Kistelek |
paroĥo | loke, tamen la zorganto estas ekde 1997 en Szatymaz, baldaŭ en Kistelek |
Dato de konsekro | 1882 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | eklektikismo |
Konstruado | –1882 |
Specifo | |
Longo | 30 m (navo) |
Larĝo | 18 m (navo) |
Alto | 10 m (navo), 22 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn tiu loko estis nur biencentro ĝis 1879, poste pro la Inundo de Tiso (1879) amase alvenis homoj. En 1880 jam paroĥo kaj lernejo konstruiĝis, post 2 jaroj ankaŭ la kirko videbla nun. Ĝis la finkonstruo la diservoj okazis ĉe la paroĥo. Interne dekomence orgeno funkcias. La paroĥa rajto alvenis en 1934.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en mezo de la ĉefplaco en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo duone reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas piramida, en la turo 3 sonoriloj loĝas. La ĉefnavo havas krucnavon. Interne la sekpentraĵoj estis pentritaj en 1945. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Marian. La flanka altaro estis dediĉita al Sankta Anna.
Ĉirkaŭ la kirko estas videblaj kalvariaj stacioj, ties skulptaĵoj estis faritaj en 2002.