Preĝejo Patrono de Hungaroj (Újfehértó)
La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas sakrala historia monumento (deklarita en 2008) en urbo Újfehértó (Hungario).
Preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Újfehértó
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Újfehértó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Nagykálló |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1812 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1804–1812 |
Specifo | |
Enhaveco | po 150 sidlokoj kaj starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Újfehértó, 4244, Debreceni út 1. |
Historio
redaktiEn la 14-a jarcento en tiu loko estis 3 apartaj vilaĝoj, ĉiuj havis kirkon. En 1610 sudslavaj ortodoksaj homoj alvenis. Tiam la iamaj katolikoj jam estis kalvinanoj, eĉ ili uzis la iaman katolikan kirkon. La loka bienulo konstruis katolikan kapelon en 1767, eĉ ankaŭ paroĥa rajto alvenis. En 1776 la kapelo kadukiĝis, poste 3 jardekojn la diservoj okazis en domo de la bienulo. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita inter 1804-1812, sed la turo pretiĝis nur en 1814. La tiam patrono estis Ĉiuj Sanktuloj. La orgeno estis kreita en 1901 kaj trakonstruita en 1936. La patrona titolo ŝanĝiĝis al Patrono de Hungaroj en 1990. La kirko estis renovigita interne en 2001, ekstere en 2012.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola laŭ strato en korto, sed apude estas videblaj ŝtona kruco (2013), statuo pri Johano Nepomuko, komuna domo (2016) kaj kapeleto laŭ Lourdes (1962). La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kun bulba turpinto. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo ĝuste meze. En la turo 2 sonoriloj loĝas. Interne 2 kolonoj tenas la galerion. Erzsébet Tóth kreis la vitralojn en 2014.