Preĝejo Patrono de Hungaroj (Tiszacsege)

Preĝejo Patrono de Hungaroj en Tiszacsege

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas sakrala konstruaĵo en urbo Tiszacsege (Hungario).

Preĝejo Patrono de Hungaroj
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszacsege
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Polgár
paroĥo loke, sed ekde 1998 filio de Egyek
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri katolika kirko Ĉiuj Sanktuloj okazis en 1332. La loĝantoj kalvinaniĝis ĉirkaŭ 1640, poste la restintaj katolikoj apartenis al EgyekÚjszentmargita, fine en 1935 estis fondita loke katolika grupo. En 1940 la paroĥa rajto estis rericevita, en la sekva jaro la nun videbla preĝejo estis finkonstruita fare de Sándor Hevesi (arkitekto). La paroĥo loke funkciis ĝis 1998, poste en Egyek. La kirko estis renovigita en 2012.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, antaŭe krucifikso estas videbla. La fasado estas malsimetria, maldekstre la kvadrata turo altiĝas kun bulba turpinto, dekstre duonronda malgranda konstruaĵparto videblas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Super la pordo en niĉo estis metita statuo pri Sankta Maria. La ĉefnavo havas krucnavon kaj finiĝas en duonronda absido. Ĉe la fino oni ambaŭflanke konstruis sakristiojn. Interne la freskoj kaj instalaĵoj redonas iomete novbarokan impreson.

Kermeso okazas en la okan de oktobro.

Fontoj redakti