Preĝejo Prezento de Sankta Maria (Törökbálint)

La preĝejo Prezento de Sankta Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Törökbálint.

Paroĥa preĝejo Prezento de Sankta Maria
Preĝejo Prezento de Sankta Maria en Törökbálint
Preĝejo Prezento de Sankta Maria en Törökbálint
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Törökbálint
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Buda
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko (navo), klasikismo (turo)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke tiu ĉi kirko estis konstruita en la 14-a jarcento, la paroĥestro estis menciita en 1422. Arkeologoj ektrovis spurojn de la iama apuda tombejo kaj ties ŝtona muro. Pri dominado de turkoj mankas informoj, poste en 1695 jezuitoj alvenis kaj refondis la paroĥon en 1702. Tiutempe ankaŭ la sanktejo estis rekonstruita, sed dum konstruado oni profitis la ruinojn. Klemento la 11-a donacis kermesrajton en 1705. La jezuitoj transdonis la kirkon en 1712 al la kutimaj pastroj. En 1763 la navo estis pligrandigita. En la 19-a jarcento plurfoje okazis rekonstruoj, eĉ nova turo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1906, trakonstruita en 1980. Pluraj renovigaj laboroj okazis en komenco de la 21-a jarcento.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas preskaŭ simetria, nur kruco estas videbla maldekstre kaj ĉe la angulo estas ŝtupoj supozeble por la galerio. Meze la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en okangula absido, kiu havas po 3 malnovajn fenestrojn kaj apogpilierojn. Interne la instalaĵoj estis produktitaj en la 18-a jarcento.

Fontoj redakti