Preĝejo Sankta Anna (Egyházashollós)

La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Egyházashollós.

Preĝejo Sankta Anna
Preĝejo Sankta Anna en Egyházashollós
Preĝejo Sankta Anna en Egyházashollós
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Egyházashollós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Ják
paroĥo en Egyházasrádóc
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko (turo), baroko, klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni supozas, ke la romanika kirko Sankta Nikolao konstruiĝis en la 13-a jarcento. Post 2 jarcentoj la gotika turo estis alkonstruita. En 1560 la jam kalvinana loĝantaro akiris ĝin. Pro la kontraŭturkaj bataladoj ĝi iom ruiniĝis, en 1766 jam la katolikoj rekonstruis ĝin laŭ baroko. En 1850 la preĝejo estis pligrandigita laŭ klasikismo, samtempe oni faris novajn meblojn kaj la preĝejo prenis novan patronecon pri Sankta Anna. La orgeno estis farita en 1895. La preĝejo estis renovigita en 1997, ekde tiam oni povas vidi denove la mezepokajn partojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, malantaŭ la preĝejo ŝtona krucifikso estas videbla. En la malnovaj tempoj ĉirkaŭ la preĝejo tombejo funkciis. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, en flanko de la navo enmurita pordo estas videbla. La navo estas brikoforma, la absido estas duonronda. Sakristio aliĝas al la absida parto.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj redakti