Preĝejo Sankta Gajane

La Preĝejo de Sankta Gajane estas armena preĝejo de la 7-a jarcento situanta en Eĉmiadzin, la religia centro de Armenio. Ĝi estis konstruita de la katolikoso Ezra en la jaro 630. Ĝia dizajno restas senŝanĝa malgraŭ kelkaj renovigadoj dum la 17-a jarcento, precipe en la kupolo kaj plafono. La preĝejo estas dediĉita al la martirigita romia sanktulino sankta Gajane.

Preĝejo Sankta Gajane
armene Սուրբ Գայանե եկեղեցի
kristana preĝejo [+]

ŜtatoArmenio
Koordinatoj40° 9′ 27″ N, 44° 17′ 31″ O (mapo)40.15749444444444.291922222222Koordinatoj: 40° 9′ 27″ N, 44° 17′ 31″ O (mapo) [+]

StiloArmena
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Jaro2000 (24)
Numero1011
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriteriojii, iii

Preĝejo Sankta Gajane (Armenio)
Preĝejo Sankta Gajane (Armenio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  St. Gayane [+]
vdr

Sankta Gajane kune kun eminentaj preĝejoj kiel ekzemple la preĝejo Sankta Ripsime, Zvartnoco kaj la katedralo de Eĉmiadzin iĝis la esenco kaj la kolono de spirita forto de kristana Armenio[1][2].

Historio redakti

La preĝejo Sankta Gajane sidas sur la loko, kie la menciita sanktulo estis martirigita dum la tempo de la konvertiĝo de Armenio al kristanismo en la jaro 301 post Kristo. La armena historiisto Agatangelos de la kvina jarcento skribis, ke la juna kaj bela Hripsime, kiu tiutempe estis kristana monaĥino en Romo, estis premita por geedziĝo kun la romia imperiestro Diokleciano. Ŝi kaj la abatino Gajane inter aliaj monaĥinoj fuĝis de la tirana imperiestro kaj foriris al Armenio. La pagana armena reĝo Tiridato ricevis leteron de Diokleciano, en kiu li priskribis ŝian belecon. Tiridato malkovris, kie sin kaŝas la monaĥinoj, kaj ekamis Hripsime kaj poste Gajane. Post ŝia rifuzo de liaj promesoj, Hripsime estis torturita kaj martirigita en la loko kie nun staras la preĝejo Sankta Hripsime, dum Gajane estis torturita kaj martirigita en ĉi tiu loko, kie la preĝejo poste estis konstruita. La restanta grupo de tridek ok nenomitaj monaĥinoj estis martirigita en la loko de la preĝejo Ŝoghakat. Dum la tempo, kiam Hripsime estis torturita, Gajane diris al ŝi, ke ŝi "kuraĝu kaj firme restu" en sia fido. La reĝo Tiridato estis konvertota poste al kristanismo kaj igis ĝin la oficiala religio de la reĝlando[3].

Arkitekturo redakti

 
Freskoj kiuj priskribas sanktulojn ĉe timpano super pordo.

La preĝejo Sankta Gajane estas tri-nava kupolhava baziliko kun okangula tamburo ripozanta sur kvar internaj kolonoj kiuj dividas la internon de la preĝejo en tri navojn. La mezaj sekcioj de la flankaj navoj estas iomete levitaj super la anguloj kaj tegmentitaj per volboj trans la konstruaĵo, formante transversan navon. Ĉe la orienta muro de la interno de la preĝejo estas duoncirkla absido kun rektangula ĉambro ambaŭflanke. Tri portaloj kondukas en la internon de la konstruaĵo. La ĉefportalo eniras tra la arkaĵa enirhalo, dum du flankaj eniroj situas ĉe la nordaj kaj sudaj muroj.

La ekstero de Sankta Gajane diferencas de la interno en tio ĝi havas krucoforman planon kaj tegmenton kun la tamburo kaj kupolo metitaj centre de la ĉefa strukturo.

Aera trioble arka enirhalo estis aldonita al la okcidenta fasado de la preĝejo en 1683 kiel tombo por elstaraj armenaj klerikoj. La galerio konsistas el kvin apartaj tamen kontinuaj navoj, ĉiu malfermita kaj ligita al la apuda. Ĝiaj tri centraj navoj havas volbajn plafonojn kaj grandajn arkaĵajn aperturojn, kiuj kondukas al la ekstera korto. La du flankaj navetoj estas iomete pli malaltaj en alteco kaj estas volbitaj ankaŭ. Ĉiu estas ĉirkaŭita de muroj ĉe tri flankoj kun malgrandaj kvarfoliaj fenestroj metitaj sur la eksterajn murojn. Freskoj de klerikoj ornamas niĉojn laŭ la internaj muroj de la enirhalo dum sanktuloj estas prezentitaj sur la fresko de la timpano super la ĉefa pordo. ornamitaj seskolonaj kupoloj sidas sur la tegmento super la du finaj navetoj kaj videblas de ekstere.

Sankta Gajane kune kun eminentaj preĝejoj kiel la preĝejo Sankta Hripsime, Katedralo Zvartnoco kaj la Patrina Katedralo de Eĉmiadzin iĝas la esenco kaj la kolono de spirita forto de kristana Armenio.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti