Preĝejo Sankta Maŭrico (Bakonybél)
Benediktana preĝejo de Sankta Maŭrico estas romkatolika Monumento historia kaj abatejo en Hungario, en vilaĝo Bakonybél.
Paroĥa preĝejo de Sankta Maŭrico | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Maŭrico en Bakonybél
| ||
paroĥopreĝejo • abatejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Bakonybél | |
Geografia situo | 47° 15′ 5″ N, 17° 43′ 40″ O (mapo)47.2515217.72781Koordinatoj: 47° 15′ 5″ N, 17° 43′ 40″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Veszprém | |
diocezo | Veszprém | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1750–1754 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiOnidire la monaĥejo fondiĝis en 1018. En la 1020-aj jarojen la proksimeco vivis Sankta Gerardo kiel ermito. La monaĥejo bruldetruiĝis en 1287. Inter 1534-1539 la monaĥejo estis trakonstruita al defenda kastelo, kiu baldaŭe ruiniĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj. En la 1750-aj jaroj nova preĝejo konstruiĝis, sed ĝi bruldetruiĝis en 1780. La renovigo daŭris 2 jarojn. La orgeno ekfunkciis en 1822.
La rekonstruita monaĥejo ricevis pilgrimlokan rajton en 1769, oni konstruis apartan kapelon por la pilgrimantoj.
Preĝejo
redaktiEn mezo de la fasado troviĝas la enirejo, sed la turo altiĝas flanke de la fasado. Interne la ĉefaltaro estis farita en 1758 kaj ĝi montras sur nebulo Sanktan Maŭricon, malantaŭe la martiroj. Pli supre estas videbla kronado de Sankta Maria, malsupre estas Stefano la 1-a (Hungario) kun Gizela de Bavario. En flankoj de la altara bildo skulptaĵoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario situas.
En la navo 2 flankaj altaroj troviĝas. Unu estas altaro de Sankta Maria, la alia estas altaro de Sankta Benedikto. Ĉefa fresko de la navo prezentas Sanktan Familion pentritan en 1779. La predikejo fariĝis en 1760.
Monaĥejo
redaktiLa monaĥejo formanta U-literon aliĝas al preĝejo, tial la du konstruaĵoj formas kune kvadraton.
Fontoj
redakti- hungare kun bildoserio
- hungare
- hungare kun bildoj
- hungare kun bildoj[rompita ligilo]