Preĝejo Sankta Spirito (Veresegyház)

La paroĥa preĝejo Sankta Spirito estas sakrala konstruaĵo en urbo Veresegyház (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Spirito
Aerfoto pri paroĥa preĝejo Sankta Spirito en Veresegyház
Aerfoto pri paroĥa preĝejo Sankta Spirito en Veresegyház
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veresegyház
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo loke
Dato de konsekro 2016
Konsekrinto Miklós Beer
Arkitektura priskribo
Konstruado 20152016
Specifo
Enhaveco 400 homoj
Longo diametro de kupolo 20 m
Alto turo 31 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2112 Veresegyház, Szentlélek tér 1-3.
vdr

Historio redakti

Pro la interna renovigo de la malnova preĝejo kaj ties nesufiĉa kapacito oni decidis konstrui plian modernan, pli grandan kirkon en 2013. Ĝi estis konstruita en 2015 kaj 2016, konsekrita en 2016 fare de episkopo Miklós Beer.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en malgranda parko. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata turo parte reliefas. En la turo 3 sonoriloj povas sonori. De la turo ambaŭflanke aloj kontaktiĝas, kiuj komencas ĉirkaŭbrakumi la turon. Malsupre tra la turo estas la ĉefenirejo, kie antaŭĉambro estis formita. Malantaŭ la aloj kupolo estas videbla, kvazaŭ navo. Malantaŭ la kupolo la absido estas malpli granda kupolo. En la ĉefkupolo ronde 12 kolonoj kun la samnombraj apostoloj estas videblaj, krome statuoj pri Sankta Maria kaj Johano Baptisto. La kupolo havas ankaŭ galerion kun orgeno. Super la ĉefaltaro Kristo pendas sen kruco. En la aloj ankaŭ komunaj ĉambroj, eĉ kafejeto funkcias, krome ekzistas ankaŭ tombejo por urnoj.

Éva Kun (ceramikisto) kreis la eksterajn ceramikajn ornamaĵojn, Zoltán Joó la plafonajn bildojn, Lehel Gál la vitralojn.

Fontoj redakti

Bildoj pri la preĝejo
 
Vido al la turo
 
Malantaŭa kaj flanka partoj
 
Centra parto sub la kupolo
 
Galerio kun orgeno
 
Antaŭĉambro
 
La kupola vitralo
 
Vitralo
 
Kelkaj apostoloj
 
Statuo pri Kristo