Preĝejo Sankta Triunuo (Hódmezővásárhely)

La Preĝejo Sankta Triunuo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely. Ĝi nomiĝas ankaŭ internurba preĝejo.

Paroĥa preĝejo de
Hódmezővásárhely
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hódmezővásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szentes
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 36 m (nur la navo: 25,5 m)
Larĝo 11,5 m (nur la ĉefnavo; la flakonavoj po 8 m; sakristioj: po 6,5 × 5,5 m)
Alto 12 m (navo); 24 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1332. En la 16-a jarcento la loĝantoj estis protestantoj, nur sporade vivis katolikoj, pri kiuj misiistoj zorgadis. Laŭ ordeno de Sándor Károlyi (militestro) la paroĥo estis refondita en 1727, samtempe Károlyi zorgis pri kapelo. En 1731 jam provizora preĝejo konstruiĝis. La pli firma preĝejo estis konstruita inter 1752-1758. La preĝejo pligrandiĝis kun 2 flankonavoj en 1860 la plano de Miklós Ybl. Orgeno dekomence funkciis, sed oni ŝanĝis ĝin al pli moderna en 1826. En la 1970-aj jaroj la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la interna parto de la urbo. La fasado estas simetria, kaj la ĉefnavo, kaj ambaŭ flankonavoj havas enirejojn. Pli supre blazono de familio Károlyi estas videbla. La unusola turo altiĝas meze. La absido estas plurlatera, ambaŭflanke estas sakristioj. En la interna parto la unusola origina baroka objekto estas la predikejo el 1766. Oni aĉetis la ĉefaltaron en Vieno en 1873. La flanka altaro pri Koro de Jesuo estis farita en 1889.

Kermeso okazas en dimanĉo post Pentekosto.

Fontoj redakti