Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano (Meggyeskovácsi)

La preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Meggyeskovácsi (Hungario).

Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano
Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano en Meggyeskovácsi
Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano en Meggyeskovácsi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Meggyeskovácsi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 27,5 m, el tio la turo estas 3 m
Larĝo 9,75 m (navo), 5,45 m (sanktejo), 4,5 m (turo)
Alto 6,66 m (navo interne)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi romanika kirko estis konstruita (laŭ sola noto) en 1307?, en 1329 ĝi jam havis paroĥon sed ne havis turon, sakristion kaj galerion. Dum la kontraŭturkaj bataloj la preĝejo ruiniĝis, tiutempe en 1566 la vilaĝanoj luteraniĝis. En 1719 oni faris barokan altaron, inter 1728–1733 oni konstruis barokajn turon, sakristion, kripton, galerion al la rekonstruita konstruaĵo. La katolika grupo estis refondita en 1728. En 1769 la tegmento estis riparita. En 1933 plena renoviĝo okazis, sed en 1945 pro la bataloj gravaj partoj neniiĝis. Ĝis 1949 ili estis rekonstruitaj. La orgeno estis kreita en 1943, trakonstruita en 1982. En 2012 la sakristio estis pligrandigita jam konvena ankaŭ paroĥo, kiu jam estis vendita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola apud tombejo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, en mezo de la turo (malsupre) enirejo estas por la turo. Alia enirejo estas en dekstra flanko de la navo. La absido estas plurlatera. Interne la nun videbla ĉefaltaro estis farita el ligno en 1906, sed ties bildo estis pentrita en 1898. Ĝi prezentas Kosmason kaj Damianon apud malsanulo. Apud la arko estas po unu flankaj altaroj, dekstre Koro de Jesuo, maldekstre Bernadeta Soubirous kun Dipatrino. Ĉe la navomuro estas 4 lignaj statuoj pri Sankta Francisko, Sankta Antonio el Padovo, Johano Nepomuko kaj Ignaco Lojola.

Kermeso okazas en la 27-an de septembro. La zorganta paroĥo funkcias en Preĝejo Sankta Georgo (Ikervár).

Fontoj redakti