Preĝejo Stefano la 1-a (Apc)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Apc.

Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Apc
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Apc
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Apc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Pásztó
paroĥo teorie loke, sed la zorganto estas en Ecséd
Statuso filia preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, ekde 1775 baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu vilaĝo kirko funkciis jam dum la mezepoko, la unua mencio okazis en 1332. Laŭ onidiro unue oni uzas la paroĥon, baldaŭ sanktejo estis konstruita, ĉirkaŭ 1720 jam la navo. Oni komencis konstrui la nun videblan preĝejon en 1720. Dokumento el 1732 mencias ŝtonan kirkon, priskribo el 1746 mencias kirkon en bona stato. Estas fakto, ke la kirko estis trakonstruita laŭ baroko en 1775. Dum la mezepoko ĝi estis ĉirkaŭita per defenda ŝtonmuro (parte ankaŭ nun videbla). La turo estis konstruita ĉirkaŭ 1800. La preĝejo estis renovigita inter 1917-1928. La orgeno estis farita en 1932, trakonstruita en 1968 kaj 1979. La mebloj devenis parte el la 18-a jarcento, parte el la sekvanta jarcento.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la enirejo estas videbla, pli supre estas fenestro, la plej supre la kvadrata turo. La turopinto estas malalta piramido. La absido estas oklatera poligono kaj ĝi situas en la orienta flanko. Ambaŭflanke de la navo po unu sakristioj aliĝas. En norda flanko de la absido sakristio funkcias. La navo kaj la absido havas pilierojn. Interne la ĉefaltara bildo pri Stefano la 1-a estis pentrita inter 1775-1779.

Aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti