Preĝejo Vizito de Maria (Etyek)

Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Etyek

La preĝejo Vizito de Maria estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Etyek (Hungario).

Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Etyek
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Etyek
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Etyek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Budaörs
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Rieder
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 18141816
Specifo
Longo 34 m
Larĝo 14 m
Alto 43 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Etyek, Hősök tere
vdr

Historio

redakti

La unua mencio pri la samnoma kirko okazis inter 1332-1337. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis. Depost la turka erao la katolikoj refondis la paroĥon kaj uzis la malnovan kaj malgrandan didomon. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1814-1816. La orgeno estis kreita en 1899.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo situas en centro de la komunumo sur holmo en korto. En la korto troviĝas ankaŭ statuoj, monumentoj kaj tomboŝtonoj. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas kun bulboforma turpinto. La fasado havas ankaŭ po 1 niĉojn kaj rondan fenestron. La navo finiĝas en rektangula absido, same alta, sed pli mallarĝa, ol la navo. Al la maldekstra flanko sakristio aliĝas. Interne temo de la ĉefaltara bildo estas Vizito de Maria, krome en la sanktejo estas aliaj 3 pentraĵoj pentritaj de Károly Jakobey.

Kermeso okazas la 2-an de julio.

Fontoj

redakti