Ne miskomprenu kun Egyek!

Etyek
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2091
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 473  (2024) [+]
Loĝdenso 84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 27′ N, 18° 45′ O (mapo)47.447218.7496Koordinatoj: 47° 27′ N, 18° 45′ O (mapo) [+]
Areo 53,27 km² (5 327 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Etyek (Hungario)
Etyek (Hungario)
DEC
Situo de Etyek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Etyek [+]
vdr

Etyek [etjek] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Bicske.

Administraciejo

La grandvilaĝo situas sur malebenaĵo, 26 km for de Budapeŝto kaj 176 m super la marnivelo, laŭ flankovojoj, Bicske kaj Biatorbágy estas proksime.

 
Biblioteko

Historio

redakti

La areo estas loĝata jam jarmilojn, inter 10 kaj 379 p.K. troviĝis tie romia kolonio. Antaŭ la hungaroj hunoj kaj avaroj alvenis. Post la turka erao (1543-1686) laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda precipe germanoj loĝis.

En 1946 la germanoj, kiuj konsistigis 80 elcentojn de la loĝantaro (2300 homoj), estis translokigitaj al ĉirkaŭo de Stuttgart. En 1948 estraro de kooperativo de Etyek ricevis premion Kossuth.

Danke al vitkultivado, Etyek apartenas al la historiaj vinregionoj de Hungario. La vinbero servas kiel bazmaterialo por la konata Törley-ĉampano de Budafok kaj por la lokaj vinoj.

Andrew George Vajna konstruis ĉe la vilaĝego grandegan filmstudion.

Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelkomunumo

redakti