Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Etyek)

La preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas katolika, jam neuzita historia monumento en Hungario, en jam malaperinta vilaĝo Bot, nun en ekstera parto de Etyek.

Preĝejo Senmakula Koncipiĝo
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Etyek
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Etyek
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Etyek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Budaörs
paroĥo en Etyek
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko kun baroka tureto
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr
Aerfoto

Historio redakti

En Bot gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Nazarenoj (nuntempe jam adventistoj) konstruis simplan monaĥejon ĉirkaŭ 1750. La nazarenoj servis en la preĝejo inter 1765-1775. La kirko mem estis trakonstruita en 1794.

 
Fasado

Konstruaĵoj redakti

La kirko kaj la monaĥejo kontaktiĝas, la duopo situas sola sur monteto en forlasita areo (kie herboj, arboj, arbustoj kreskas) en ekstera parto de Etyek.

Preĝejo redakti

La kirka fasado estas tre simpla kaj simetria. Meze la enirejo troviĝas, pli supre ortangula fenestro, plej supre tre malgranda duonarka fenestro estas videblaj. Ornamaĵoj mankas. Plej supre baroka firstotureto altiĝas. La navo estas kvadro. En la dekstra flanko estas 3 ortangulaj fenestroj kaj 4 apogpilieroj. Inter la dua kaj tria pilieroj estas enmurita pordo. En la maldekstra flanko estas kontakto kun la monaĥejo. La navo finiĝas en oklatera absido. Ankaŭ tie estas pilieroj. Interne la instalaĵoj estas mankhavaj. La predikejo estis farita en la 18-a jarcento.

Monaĥejo redakti

La monaĥejo estas tre simpla, kvazaŭ teretaĝa loĝdomo. Meze la enirejo estas videbla, kiun la plilongigita tegmento defendas kontraŭ la pluvoj. Du kolonoj tenas la plilongigitan tegmenton. Apud la enirejo po 2 fenestroj donas lumon.

Fontoj redakti