Preĝejo Naskiĝo de Maria (Perkáta)

Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Perkáta.

Paroĥa preĝejo de
Naskiĝo de Maria
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Perkáta
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Perkáta
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Perkáta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1400 sed supozeble la konstruo okazis pli frue, eble en la 13-a jarcento. En 1526 la turkoj detruiĝis ĝin, tial oni konstruis novan preĝejon en 1757. Inter 1775-1779 la sanktejo estis pligrandigita kaj tiam konstruiĝis la turo. La preĝejo havas orgenon ekde 1811. Inter 1914-1918 oni konstruis la flankonavojn. En 1927 (poste en 1945 kaj 1965) la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo staras sola en korto, kie situas ankaŭ kolono de Sankta Triunuo de 1843. La preĝejo havas 3 navojn, unu turon kaj du kupolojn (kvazaŭ turetojn). Interne ĉe la enirejo estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Antonio, Sankta Francisko el Asizo kaj Johano Nepomuko. En la maldekstra navo situas la Sankta Tombo kun tuko de Veronika. La altara bildo prezentas Dipatrinon laŭ Czestochowa kaj apude estas Sankta Floriano. En la dekstra navo estas bildo pri morto de Sankta Jozefo farita en 1779 kaj pri Koro de Jesuo. La ĉefaltaro prezentas tion, ke la loĝantoj dediĉas la preĝejon al Sankta Maria.

Sub la preĝejo kriptoj troviĝas.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj redakti