Preĝejo Stefano la 1-a (Rábatamási)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Rábatamási.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Rábatamási
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Rábatamási
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rábatamási
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1200 homoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La vilaĝo havis kirkon jam dum la mezepoko. La nun videbla preĝejo estas laŭvice la 3-a en la vilaĝo kaj ĝi estis konstruita en la 1893. La orgeno estas farita en 1883 por katedralo de Győr. Baldaŭe meza parto de la orgeno estis metita en tiun preĝejon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en malgranda parko en la mezo de la vilaĝo. La fasado estas simpla, ĝi havas sube enirejon, la supra parto finiĝas en triangula pinto. La turo troviĝas en la malantaŭa parto flanke de la konstruaĵo. La ĉefaltaro prezentas reĝon Stefanon la 1-an, kiam li dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. Bildoj de la fenestroj prezentas Sanktan Ladislaon kaj Sanktan Elizabeton. Sur interna parto de la navo diversaj freskoj troviĝas. Nepre menciinda 3 apartaj korusejoj en la interna parto.

Fontoj redakti