Preĝejo piaristaj martiroj (Szeged)
La paroĥa preĝejo piaristaj martiroj estas religia konstruaĵo en urbo Szeged (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szeged |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád-Csanád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Szeged |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2001 |
Konsekrinto | Endre Gyulay |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Golda kaj Attila Madzin |
Konstruado | 2000–2001 |
Specifo | |
Enhaveco | 400 homoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 6724 Szeged, Bálint Sándor utca 14. |
Historio
redaktiLa piaristoj ne povis reakiri sian iaman lernejon en Szeged depost fino de la socialismo (1990), tial ili komencis konstrui novan kompleksan konstruaĵon ĉe moderna loĝkvartalo. Ĝi konsistas el sesjara mezlernejo, internulejo, monaĥejo, kirko kaj subĉiela sportejo. La didomo estis konstruita honore al la 13 hispanaj piaristaj martiroj ekzekutitaj en la Hispana Enlanda Milito kaj beatigitaj en 1995. La preĝejo mem konstruiĝis en la jaroj 2000 kaj 2001.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko kontaktiĝas kun la mezlernejo kaj monaĥejo. Anstataŭ sonorilturo estas "sonorilmuro". La enirejo situas ĉe la mezlernejo. La navo estas malsimetria, eĉ la orgeno estis metita en la angulo de la galerio. La navo ricevas lumojn el ĉiuj 4 muroj, sed la fenestroj estas malsamaj. La internaj muroj estas nekutime blankaj, sed ekzistas 3 grandaj murpentraĵoj faritaj inter 2001-2004. Ilia temo estas la 13 martiroj, Jozefo Kalasancio kaj piaristo Jeromos Tarnóczi, kiu flegis malsanulojn en 1738 en Szeged.