Premonstrata preĝejo (Zsámbék)

La premonstrata preĝejo kaj monaĥejo estas ruino, ankaŭ Monumento historia en Hungario, en Zsámbék.

Preĝejo de
Zsámbék
Preĝejo kaj monaĥejo de Zsámbék
Preĝejo kaj monaĥejo de Zsámbék
ruino de preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zsámbék
Geografia situo 47° 32′ 58″ N, 18° 42′ 53″ O (mapo)47.549418.7148Koordinatoj: 47° 32′ 58″ N, 18° 42′ 53″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolikismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Mapo
Premonstrata preĝejo (Zsámbék) (Hungario)
Premonstrata preĝejo (Zsámbék) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio

redakti

La unua ŝtona kirko estis konstruita en la 1050-aj jaroj. Ĝi estis pligrandigita en la sekva jarcento. Proksimume en la 1220-aj jaroj oni konstruis romanikan bazilikon omaĝe al Johano Baptisto kaj monaĥejon. En la 15-a jarcento la monaĥejo bruldetruiĝis kaj en 1475 Matiaso la 1-a donacis la preĝejon al ordeno de paŭlanoj. Ili konstruis gotikajn partojn al la konstruaĵo-grupo. En 1541 la turkoj okupis ĝin kaj el la preĝejo ili faris malgrandan fortikaĵon. En 1763 tertremo okazis, sekve la konstruaĵo ruiniĝis kaj oni ne uzis plu ĉi tiun preĝejon. En la 19-a jarcento oni faris la necesajn riparojn por resti tiel la ruino. La ruino estas vizitebla, en aparta loko estas kolektaĵo de originaj ŝtonoj.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo havis 2 imponajn turojn, 3 sanktejojn kaj 3 navojn.

Pli nova Preĝejo Sankta Margareta (Angyalföld) imitas tiun ruinan preĝejon.

Fontoj

redakti
  • Hungara Vikipedio
 
Interna parto de la preĝejo
 
Vido al la preĝejo