La princ-ĉefepiskopujo Bremeno, germane Erzstift Bremen, ekde 1648 duklando Bremeno, Herzogtum Bremen, en Esperanto foje ankaŭ Bremenio, estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, situanta en la hodiaŭa nordorienta Malsupra Saksio, kiu ankaŭ kovris la urbon Bremerhaven kaj iujn malgrandajn areojn, kiuj nuntempe apartenas al la urbo Bremen, sed ne la kernon de tiu urbo, kiu situis sudokcidente de "Bremenio". Ĝi ekestis el la teritoriaj posedaĵoj de la katolika diocezo Bremen, sed neniam egalis al tiu diocezo.

1. Princ-ĉefepiskopujo Bremeno
2. Duklando Bremeno
Plena origina nomo:
1. Erzstift Bremen
2. Herzogtum Bremen
 Duklando Saksio 11801648 Bremeno 
Bremen-Verden 

Elektoprinclando
Geografio
Prinĉefepiskopujo Bremeno ene de la Sankta Romia Imperio en 1648, la episkopa rezidejo (en Vörde) markita per ruĝa punkto.
Prinĉefepiskopujo Bremeno ene de la Sankta Romia Imperio en 1648, la episkopa rezidejo (en Vörde) markita per ruĝa punkto.
Ĉefurbo:
Bremeno (sidejo de kapitulo)
Vörde (sidejo de registaro ekde 1219)
Basdahl (kunvenloko de la asembleo)
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Romkatolikismo ĝis la 1540-aj jaroj, poste luteranismo. Malmultaj judoj.
Ŝtat-strukturo
1. Princ-ĉefepiskopujo ĝis 1648
2. duklando en persona unio kun Verden, feŭde sub Svedio
Patrina lando:
Pereo:
1648 Vestfalia Paco: Sekularigo de princepiskopujoj Bremen kaj Verden
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Saksio Duklando Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Bremeno Bremeno
Bremen-Verden Bremen-Verden
Elstaraj historiaj eventoj
1186, specife ekde ĉ. 1360 Bremeno praktike sendependa
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Blazono sen la episkopaj signoj
Blazono sen la episkopaj signoj

Historio redakti

 
La duklando Bremeno (granda flava meze) kaj la regno Verden (helroza sube dekstre) ĉirkaŭ la jaro 1655

Ekde la 11-a jarcento la katolikaj ĉefepiskopoj de Bremen sukcesis pli kaj pli krei teritorian posedaĵon, kiu kovris pli-malpli trionon de la dioceza areo. Jam antaŭ ol la jaro 1646, kiam Bremen oficiale iĝis libera regna urbo kaj ne plu estis sub eklezia influo, la ĉefepiskopoj pli kaj pli rezidis ekster la urbo. Rezidejo unue estis Bücken, poste Bremervörde. Ene de la urbo Bremen nur la areo rekte ĉirkaŭ la katedralo restis sub ĉefepiskopa rego.

Ekde la jaro 1500 la episkopa teritorio Bremenio (germane Erzstift Bremen) apartenis al la Malsupra-Saksia imperia cirklo ene de la Sankta Romia Imperio. Pro kreskantaj ekonomiaj problemoj de la ĉefepiskopoj la gildoj de metiistoj fortiĝis, tiel ke ekde la jaro 1540 la teritorio estis sub gilda rego. En tiuj jaroj la Reformacio fortis en norda Germanio, kaj ekde 1566 oni povas paroli pri luterana regno Bremenio. La urbo Bremen mem kontraŭe al la pli nordorienta teritorio luterana Bremenio restis kalvinisma.

 
La kastelo Bederkesa, oficiala sidejo de la regnoj Bremenio kaj poste Bremen-Verden

Post la Vestfalia Paco de la jaro 1648 la eksaj ekleziaj regnoj Bremenio (princo-ĉefepiskopujo = Erzstift) kaj Verden (princo-episkopujo = Hochstift) estis forprenitaj de la eklezio kaj donitaj al la reĝlando Svedio. La tiel kreita duobla duklando Bremen-Verden sub sveda kontrolo ricevis la urbon Stade kiel ĉefurbon. Dum la Brandenburgia-Sveda Milito – milito el la serio de la nordiaj militoj – inter la jaroj 1675 kaj 1676 la sveda duklando estis okupita de pluraj ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio kaj de Danio kaj restis okupita ĝis la fino de tiu milito. Kadre de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye de la jaro 1679 la teritorio tamen estis redonita al Svedio.

Ekde la jaro 1712 por mallonga tempo sub dana regado, la teritorio dum 1715/1719 iĝis parto de la elekto-princlando Hanovro, kaj restis tie (kun etaj interrompoj per sveda kaj franca okupoj), ĝis dum la jaro 1866 la reĝlando Hanovro estis konkerita kaj aneksita de Prusio. La teritorio ankaŭ ene de Prusio pluekzistis kiel administra unuo – ekde la jaro 1885 sub la nomo "distriktaro Stade".

Post la malfondo de la ŝtato Prusio dum la jaro 1945 la teritorio, daŭre sub la nomo "distriktaro Stade" iĝis parto de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio.