Réka Farkasházi [farkaŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkasházi Réka estas hungara aktoro, voĉoaktoro, prezentisto.

Réka Farkasházi
Réka Farkasházi
Réka Farkasházi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1977 (1977-08-16) (46-jaraĝa)
en Cegléd
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de PanonioQ61465493
Familio
Edz(in)o Bence Sárközy
Okupo
Okupo dublaktoro • prezentistoaktoro
vdr

Réka Farkasházi[1][2] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1977 en Cegléd.

Biografio redakti

Réka Farkasházi jam dum la lernejaj jaroj muzikis kaj kantis. Ŝi aĝis 17, kiam ŝi ricevis filman rolon. Ŝi maturiĝis en gimnazio, poste ŝi frekventis privatan aktorstudion de Mária Gór Nagy. Ŝi akiris kulturistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2002, baldaŭ teatristan diplomon en Universitato de Panonio en 2013. Dum la studentaj jaroj ekde 1998 ŝi havis televiziajn rolojn, baldaŭ ankaŭ teatrajn rolojn. Iam ŝi fondis orkestron kaj ŝi kantas ĉefe al geinfanoj. Ŝi ricevis premiojn en 2017 kaj 2018. Ŝi edziniĝis en 2001, ŝi naskis 3 gefilojn en 2004, 2009 kaj 2018.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Az Ébredés (1995) - lernantino
  • Hasutasok (2007) - Ida
  • Barátok közt (televizia serio, 1998-2008, 2021) - Mónika Kertész
  • A Tanár (televizia serio, 2018) - patrino de Máté
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Selma Blair, Juliette Binoche, Sarah Carter, Mena Suvari[3]

Ŝia libro redakti

  • Csemetéink csemegéi (2004, kunaŭtoro)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti