Róbert Dán
Róbert Dán, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dán Róbert estis hungara filologo, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia juda nomo estis Jákób.
Róbert Dán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1936 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de marto 1986 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kulturhistoriisto universitata instruisto filologo |
Róbert Dán[1] naskiĝis la 25-an de julio 1936 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de marto 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRóbert Dán devenis el ortodoksa juda familio. Li akiris filologian-bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960, krome tiutempe li studis ankaŭ en Tutlanda Rabena Instituto, eĉ li lernis lingvojn. Post la diplomo li laboris en la Tutlanda Biblioteko Széchényi ĝis 1968, sed interrompe helpe de stipendio li esploris en biblioteko en Kopenhago, inter 1967–1971 li estis ĉefbibliotekisto en alia biblioteko. Pli poste li estis docento en la universitato, ekde 1980 ĝis sia morto katedrestro kaj profesoro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1969, li kandidatiĝis en 1972, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li esploris eraojn de humanismo kaj reformacio, krome la hebrean lingvon. Dum esplorado li trovis ĉefverkon de Matthias Vehe-Glirius Mattanjah, krome la unuan presitan kartvelan alfabeton, tial li ricevis premion de la Kartvela Akademio. Li edziĝis en 1963.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A Budai Egyetemi Nyomda hebraica bibliográfiája. 1814–1875. (bibliografio, disertaĵo, 1960)
- Héber források és hatások a XVI. századi magyar művelődésben. (disertaĵo, 1969)
- XVI. századi irodalmi műveltségünk és az antitrinitárius ideológia héber forrásai. (disertaĵo, 1971)
- Az antitrinitárius ideológiai mozgalmak a XVI-XVII. században. A szombatosok és Péchi Simon irodalmi munkássága (disertaĵo, 1980)
- Matthias Vehe-Glirius. Life and Work of a Radical Antitrinitarian with His Collected Writings. (monografio, 1982)
- Az erdélyi szombatosok és Péchi Simon. (monografio, 1987)
- Mikor űzte ki I. Lajos a zsidókat? (1991)