Baden (Argovio)

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rütihof (Baden))
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en kantono Argovio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baden.

Baden estas urbo en la svisa kantono Argovio kaj ĉefurbo de samnoma distrikto. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de rivero Limato, 25 km de Zuriko. De la romia tempo ĝi estas konata varmakvobanejo, kio donis al ĝi la nomon (germane baden = ban(iĝ)i).[1][2]

Baden
Blazono de Baden
Blazono de Baden
Blazono de Baden
La urbocentro de Baden

Stacidomo de Baden
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 28′ 25″ N 8° 18′ 15″ O / 47.47361 °N, 8.30417 °O / 47.47361; 8.30417 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 25″ N 8° 18′ 15″ O / 47.47361 °N, 8.30417 °O / 47.47361; 8.30417 (mapo)
Areo 13,17 km²
Alteco 381 m super marnivelo
Poŝtkodo 5400
Komunumkodo 4021
Mapo de Baden
Mapo de Baden
Mapo pri la situo de Baden en la distrikto
vdr

Geografio redakti

Baden situas ĉe la bordo de la rivero Limato. Ĝi formas kune kun la pli granda najbara urbo Vetingo la plej gravan industrian centron de la Kantono Argovio.

Trafiko redakti

Baden estis la fina haltejo de la unua svisa fervojlinio, la Hispan-Panet-Fervojo, kiu konektis la urbon kun la Ĉefstacidomo Zuriko. Hodiaŭ Baden troviĝas sur la linioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Bazelo kaj de Zuriko al Berno kaj ankaŭ etas haltejo de internaciaj trajnoj. Baden ankaŭ estas bone atingebla aŭtomobile, ĉar ĝi situas proksime de la aŭtoŝosetriangulo inter de la aŭtoŝoseoj A1 kaj A3.

Historio redakti

La romianoj konstruis setlejon (latine vicus) kun la nomo Aquae Helveticae (Helvetaj Akvoj) kaj utiligis la termalfontojn kun varmeco de 47 °C. En mezepoko la loko nenion perdis de sia ŝateco kaj en la jaro 1297 Baden ricevis la privilegiajn rajtojn de urbo. De la 14-a ĝis la 17-a jarcento Baden ankaŭ ofte estis la kunsidejo de la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo, precipe ĉar la deputitoj ŝatis la komforton kaj ĝueblcojn de la famaj banejoj. Ek de la konkero de Svislando far Napoleono la hodiaŭa distrikto Baden formis ĝis la jaro 1803 eĉ propran kantonon, nomita Kantono Baden.

Gravuloj redakti

Esperanto-Movado redakti

De 1923 ĝis 1933 ekzistis Esperanto-Societo Baden, kiun prezidis s-ro Alfred Elgg. En 1978 okazis en Baden la ĝenerala kunveno de Svisa Esperanto-Societo.

Urboĝemeleco redakti

  Sighişoara en Rumanio (de 1991)

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti