Rajto al sana medio

La rajto al sana mediola rajto al daŭripova kaj sana medio estas homa rajto antaŭenigita de organizoj pri homaj rajtoj kaj ekologio por protekti la ekologiajn sistemojn kiuj ebligas homan sanon[1][2][3]. La rajto rilatas al aliaj pri-sanaj homaj rajtoj, kiel la homa rajto al akvo kaj higieno, rajto al nutrado kaj rajto al sano[4]. La rajto al sana medio uzas kadron pri homaj rajtoj por protekti ekologian kvaliton malsame ol la jura teorio pri rajtoj de la naturo, kiu provas etendi la rajtojn kreitaj por homoj aŭ aliaj laŭleĝaj estaĵoj al la naturo[5].

Senarbarigo per hakado kaj bruligado por oleopalmplantejoj en Indonezio.

La rajto kreas registaran devigon reguligi kaj observigi ekologiajn leĝojn, kontroli poluadon kaj garantii justecon kaj protekton al komunumoj kiuj suferis pro ekologiaj problemoj[6]. La rajto al sana medio estas grava por klimataj procesoj (juĝaferoj pri klimata ŝanĝo) kaj aliaj ekologiaj aferoj[7][8].

Fabriko de papero kun fumtuboj ellasante polvon kaj sulfitan odoron.

La rajto al sana medio estas ĉe la kerno de la internacia ideo pri homaj rajtoj kaj klimata ŝanĝo. La internaciaj interkonsentoj kiuj subtenas ĉi tiun rajton inkluzivas la Stokholman Deklaracion de 1972, la Rio-de-Ĵanejran Deklaracion de 1992 kaj la nuntempan Tutmondan Pakton por la Medio[1]. Pli ol 150 membroŝtatoj de UN iel leĝe rekonas la rajton[4]. La rajto al sana medio aperas ekzemple en la Afrika Ĉarto de Homaj kaj Popolaj Rajtoj, la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj la Eskazua Interkonsento[9]. Ĝi ankaŭ aperas en dokumentoj pri specifaj homaj rajtoj, kiel la Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj.

La Specialaj Raportistoj de UN pri Homaj Rajtoj kaj la Medio, John H. Knox (2012–2018) kaj David R. Boyd (2018–) faris rekomendojn pri kiel formaligi tiujn rajtojn en internaciaj leĝoj[10]. Tio ricevis subtenon de kelkaj komitatoj de UN kaj lokaj juraj asocioj kiel la Novjorka Asocio de Advokatoj en 2020[11]. La efikoj de klimataj ŝanĝoj sur homajn rajtojn estas prezentitaj de OHCHR en verko kun la plej oftaj demandoj pri la temo[12].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 [1]
  2. [2]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-07. Alirita 2021-05-12.
  4. 4,0 4,1 [3]
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-17. Alirita 2021-05-12.
  6. [4]
  7. [5][rompita ligilo]
  8. [6]
  9. [7] Arkivigite je 2021-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  10. [8]
  11. [9]
  12. [10]