Ralf Törngren

Ralf Johan Gustaf Törngren, plej ofte nomata simple Ralf Törngren (naskiĝis la 1-an de marto 1899, mortis la 16-an de majo 1961) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 5-a de majo 1954 ĝis la 20-a de oktobro 1954.

Ralf Johan Gustaf Törngren
Ralf Törngren1.jpg
Persona informo
Ralf Törngren
Naskiĝo 1-a de marto 1899
en Oulu
Morto 16-a de majo 1961
en Turku
Etno Svedlingvaj finnlandanoj [#]
Lingvoj finna [#]
Ŝtataneco Finnlando [#]
Alma mater Åbo Akademi [#]
Partio Sveda Popola Partio [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto [#]
Aktiva en Helsinko [#]
ĉefministro de Finnlando
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li de 1922 ĝis 1927 studis ekonomikon en la svedlingva universitato Åbo Akademi de Turku kaj post sia doktoriĝo, de 1927 ĝis 1936 estis docento pri nacia ekonomio en la komerca altlernejo de tiu univerisitato. De 1931 ĝis 1948 li samtempe estis kasisto de la akademia fondaĵo kaj membris en la direktoraro de la komerca altlernejo, kaj de 1958 ĝis sia morto estis rektoro de ĝi.

De la jaro 1936 ĝis sia morto li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la Svedan Popolan Partion de Finnlando, kies prezidanto li estis inter la jaroj 1945 kaj 1955. De la jaro 1944 ĝis sia morto li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj.

Vidu ankaŭRedakti