Raoul Follereau

Raoul FOLLEREAU, (elp. raUl folerO ; naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1903 en Nevers kaj mortis la 6-an de decembro 1977 en Parizo[1]) estas franca verkisto kaj ĵurnalisto.

Raoul Follereau
Persona informo
Naskonomo Léon Gabriel Émile Raoul Follereau
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1903 (1903-08-17)
en Nevers
Morto 6-an de decembro 1977 (1977-12-06) (74-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Auteuil
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkisto
vdr

Li estas la kreinto de la monda tago pri la lukto kontraŭ la lepro kaj fondinto de la Fondumo Raoul-Follereau kiu luktas kontraŭ la lepro kaj la malriĉeco kaj celis akceli la aliron al edukado[2].

Vivkuro redakti

Li diplomiĝis en filozofio kaj en juro en la universitato Sorbono.

Raoul Follereau fondas en oktobro 1929 la "Ligon de la latina unio" (ne konfondenda kun la foje alilingve konata Union Latine kiu povas esti ĉu la Latinida Unuiĝo aŭ la latinida valuta unio). La celo de la "Ligo de la latina unio" estis "unuigi kaj federacii la latinidajn elitojn por la defendo kaj la gloro de ilia civilizo".[3][4] En 1938, la Ligo ŝanĝas ĝian celon al la "defendo de la kristana civilizo kontraŭ ĉiuj paganismoj kaj ĉiuj barbarecoj". Unue precipe kulture, la Ligo poste politikiĝis en kunteksto de polarizado de la socio kaj de malstabiliĝo de la internaciaj rilatoj.

Raoul Follereau donis ĉe la École des cadres d'Uriage ankaŭ konferencojn pri Charles de Foucauld komence de la 1940-aj jaroj al koloniaj studentoj kiuj venis de la Foyer des étudiants africains et asiatiques de Marseille[5].

Verkaro redakti

Laŭ la Fondumo Raoul-Follereau, lia tuta verkaro luktemis kontraŭ socia maljusteco, mizero, fanatikeco, egoismo de la riĉuloj kaj de la potenculoj. Liaj plej konataj libroj estas :

  • L’Heure des pauvres (La Horo de la malriĉuloj)
  • La Bataille de la lèpre (La Batalo de la lepro)
  • Un jour de guerre pour la paix (Tago de milito por la paco).

En Esperanto: redakti

  • "Libro de amo" (traduko de "Livre d'amour"), tradukita kaj eldonita de Lina Gabrielli (eldonejo Plejado) en Italio.

Referencoj redakti

  1. État civil sur le fichier des personnes décédées en France depuis 1970
  2. L’ignorance et la pauvreté sont qualifiées d’« autres formes de lèpres » dans la communication de la Fondation : paramétrage html : « meta name="description" content="La Fondation Raoul Follereau lutte contre la lèpre et contre ces autres lèpres que sont l'ignorance et la pauvreté... » dans le code source de la page d’accueil http://www.raoul-follereau.org consulté le 20 décembre 2010
  3. Cette date est attestée par des annonces parues dans la presse: L'Action régionaliste, octobre 1929; Le Journal, 15 oct. 1929, p. 5; L'Indépendant des Basses-Pyrénées, 10 Nov. 1929.
  4. Annuaire général des lettres 1933-1934, sous la direction de Léon Treich, tome 3 paĝo, consulté le 2 janvier 2011
  5. (fr) Jean Débordes, «Vichy, capitale à l'heure allemande : au temps de Pétain et de François Mitterrand», Godefroy de Bouillon, 1998,  (ISBN 2841910709), p. 78