Raúl Castro

eksa ŝtatestro de Kubo (1931–)
(Alidirektita el Raul Castro)

Raúl CASTRO RUZ (naskita la 3-an de junio de 1931) estas la dua prezidento de Kubo. Li estas frato de Fidel Castro kaj eksa vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj ministro de la armitaj fortoj de 1959.

Raúl Castro
Persona informo
Raúl Modesto Castro Ruz
Naskiĝo 3-an de junio 1931 (1931-06-03) (92-jaraĝa)
en Birán, Oriente Province,  Respubliko Kubo (1902–59)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Belen Jesuit Preparatory School vd
Partio Kuba Komunisma Partio vd
Subskribo Raúl Castro
Familio
Patro Ángel Castro y Argiz vd
Patrino Lina Ruz González vd
Gefratoj Juanita Castro • Ramón Castro Ruz • Fidel Castro • Lidia Castro Argota • Emma Castro vd
Edz(in)o Vilma Espín vd
Infanoj Mariela Castro Espín • Alejandro Castro Espín vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raúl partoprenis la revoluciajn eventojn dekomence kun sia frato. Interalie, li estis enprizonigito pro la atako al la fortejo Moncada kaj en 1956 li estis unu el la navigantoj en la ŝipo Granma, kiu portis la unuan grupon de revoluciuloj en la insulon. Li partoprenis la kampanjon de Sierra Maestra kaj gvidis unu el la grupoj, kiuj venkis la reĝimon de Batista en 1959.

Li estis konsiderata la numero 2 de Kubo, kaj la reprezentanto de ĝiaj plej duraj defendantoj. Je la 24-a de februaro 2008 la Ŝtata Konsilio elektis lin kiel posteulon de Fidel Castro.