Redmond O'Hanlon (Dorset, 5-an de junio 1947) estas brita verkisto. Li edukiĝis je la Marlborough Kolegio kaj la Merton Kolegio en la oksforda universitato. Li atingis sian M.Phil. (Magistro en Filozofio) en 19-a jarcentaj anglaj studoj kaj nomumiĝis al scienca kunlaboranto en 1971, akiris la Alistair Horne Research Fellowship en 1974 kaj fariĝis senior visitor je la St Antony's College, Oksfordo, en 1985.

Redmond O'Hanlon
Redmond O'Hanlon en 2010
Naskiĝo 5-an de junio 1947 (1947-06-05) (76-jaraĝa)
en Dorset
Nacieco brito
Sukcesis kiel
  • sciencisto
  • verkisto
Redmond O'Hanlon
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1947 (1947-06-05) (76-jaraĝa)
en Dorset
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Oksfordo • Marlborough College vd
Profesio
Okupo verkisto • esploristo • publikigisto • literatursciencisto • man of letters vd
Laborkampo literaturscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia disertacio, Changing Scientific Concepts of Nature in the English Novel, 1850-1920, finpretis en 1977. De 1970 ĝis 1974 Redmond O'Hanlon estis membro de la literaturkomisiono de la Arts Council of Great Britain (la konsilantaro por la arto de Britio). Li membriĝis de la Society for the Bibliography of Natural History en 1982, membro de la Royal Geographical Society en 1984 kaj membro de la Royal Society of Literature en 1993.

Dum dekkvin jaroj li estis redaktisto de The Times Literary Supplement je la tereno de natura historio. En 2009 li kunvojaĝis sur la klipero "Stad Amsterdam" por ripeti la historian vojaĝon de Charles Darwin sur la Beagle.

O'Hanlon antaŭ ĉio konatiĝis pro siaj vojaĝraportoj en kiu li priskribas la esporvojaĝojn al bestoj kaj kutimoj kiuj jam ŝajnis formortintaj. Je la 9-a de majo 2012 la programo "Herooj de O'Hanlon" gajnis la "Arĝentan Nipkovdiskon" por la plej bona vojaĝprogramo de la jaro.

Por la "Eŭropaj Parliamentelektoj 2014 en Nederlando" O'Hanlon estis "listpuŝanto" por la "Partio por la bestoj".

Libraro redakti

  • Charles Darwin 1809-1882: A Centennial Commemoration (1982) (kontribuo)
  • Joseph Conrad and Charles Darwin: The Influence of Scientific Thought on Conrad's Fiction (1984)
  • Into the Heart of Borneo (1984)
  • In Trouble Again (1988)
  • Na de Amazone (1995)
  • Congo (1996)
  • Trawler (2004)
  • God, Darwin en natuur (kun Rudy Rotthier) (2009), angla traduko: The Fetish Room (2011)

Eksteraj ligiloj redakti