Reinhard Mey
germana kanzonisto kaj kantaŭtoro
Reinhard Friedrich Michael MEY (naskiĝis la 21-an de decembro 1942 en Berlino) estas germana kanzonisto kaj kantaŭtoro, vivanta en la kvartalo Frohnau de la urbodistrikto Reinickendorf. Li estas konata ankaŭ sub la nomo Frédérik Mey (en Francio), Alfons Yondraschek kaj Rainer May [1].
Reinhard Mey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Reinhard Friedrich Michael Mey |
Aliaj nomoj | Alfons Yondraschek |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1942 (81-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana • franca |
Loĝloko | Berlino |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Franca Gimnazio de Berlino |
Familio | |
Edz(in)o | Hella Hennies (en) (1977–) |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | muzikisto gitaristo kantaŭtoro piloto komponisto televida prezentisto kantisto aktoro voĉaktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.reinhard-mey.de |
Li kantas ĉefe en germana lingvo, sed ankaŭ en la franca kaj nederlanda. Liaj (ofte sentimentalaj) kanzonoj temas pri plej diversaj temoj - ekzemple pri ĉiutaga vivo, familio, paco aŭ bestoprotektado.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Reinhard Mey (germanlingva)
- Kanto "Super la nuboj" (en filma prezento germanlingva, kun aldona tekstotraduko en Esperanto)
- "La plej bona kanzonisto de la mondo" (el lernu.net, arkivigita)