Remizedoj

(Alidirektita el Remizidae)

La Remizedoj (Remizidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ili rilatas al la Paruedoj. Ĉiuj escepte la Flavkapa paruo kaj la Fajrkapa paruo prilaboras saknestojn pendantajn el arboj, kutime super akvo; inkludo de la Fajrkapa paruo en tiu familio estas pridisputata de kelkaj fakuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Remizedoj
Flavkapa paruo (Auriparus flaviceps)
Flavkapa paruo (Auriparus flaviceps)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizidae (vidu tekston.)
Olphe-Galliard, 1891
Genroj

Remiz
Anthoscopus
Cephalopyrus
Auriparus
Pholidornis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

Estas 5 genroj kaj 13 specioj laŭ Harrap & Quinn (1996):

Karakteroj redakti

Remizedoj estas etaj paserinoj, el 7.5 al 11 cm longaj, kio estas simile al la veraj Paruedoj, sed ili havas pli maldikajn bekojn pli akrapintajn. Ties flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj kaj ties mallongaj vostoj estas noĉoformaj (escepte la stumpovosta Folidorno). La tipa plumaro de remizedoj estas palgriza, flava kaj blankeca, kvankam la Eŭropa saknestulo havas nigrajn kaj brunajn markojn kaj kelkaj specioj havas brilflavajn aŭ ruĝajn (Perrins 2003).

Disvaŝtiĝo kaj vivejo redakti

La Remizedoj loĝas en Eŭrazio kaj Afriko kaj Nordameriko. La genro Remiz estas preskaŭ nur eŭrazia, kun nesekva teritoriaro el Portugalio kaj plej norda Maroko al Siberio kaj Japanio. La plej granda genro, Anthoscopus, troviĝas en sub-sahara Afriko el Sahelo al Sudafriko. El la monotipaj genroj la Flavkapa paruo loĝas en aridaj partoj de sudokcidenta Usono kaj norda Meksiko, la Fajrkapa paruo troviĝas en suda kaj orienta Azio, dum la Folidorno en orienta kaj centra Afriko.

Kelkaj specioj de Remizedoj estas migrantaj, kvankam tiu kutimo montriĝas nur en specioj de Azio kaj Eŭropo; afrikaj specioj kaj la Flavkapa paruo ŝajne estas loĝantaj birdoj. La Eŭrazia saknestulo estas migranta en partoj el sia teritorio, kun birdoj de norda Eŭropo kiuj moviĝas suden vintre sed birdoj de suda Eŭropo restas ĉe siaj reproduktaj areoj. Kontraste la Ĉina saknestulo kaj la Fajrkapa paruo estas tute migrantaj kaj entreprenas longdistancajn migradojn.

Plej parto loĝas en malferma kamparo kun arboj kaj arbustoj, kun teritorioj el dezertoj al marĉoj kaj arbaroj, sed la Flavfrunta saknestulo kaj la Folidorno loĝas en pluvarbaro. Ili pasas plej parton de la jaro en etaj aroj (Perrins 2003).

Kutimoj redakti

Insektoj formas la plej parton de la dieto de Remizedoj, kaj ili estas aktivaj manĝantoj. Ties longaj konusformaj bekoj estas uzataj por pluki en fendoj kaj truoj por akiri nutraĵoj. Ili manĝas ankaŭ nektaron, semojn kaj fruktojn sezone. Ili nutras sin simile al la veraj paruoj (Paruedoj), manĝante kapaltere en etaj branĉoj, priserĉante branĉojn kaj foliojn per siaj piedoj kaj kaptante grandajn predojn per unu piedo por dispecigi ilin.[1]

La komuna nomo de la familio kiel “Saknestuloj” aludas la emon de plej parto de tiuj specioj konstrui prilaboritajn piroformajn saknestojn. Tiuj nestoj estas teksitaj el araneretoj, lano kaj animala haro krom milda planta materialo kaj estas penditaj el branĉetoj de arboj. La nestoj de la afrika genro Anthoscopus estas eĉ pli prilaboritaj ol tiuj de la eŭrazia genro Remiz, ĉar aneksas falsan enirejon sub la vera enirejo kiuj kondukas al falsa ĉambro. La vera nestoĉambro estas atingebla de la gepatroj kiuj malfermas kaŝitan pordeton, enirante kaj poste lasante fermita denove la pordeton, kies du flankoj gluiĝas per memgluaj araneretoj.[1]

El la du specioj kiuj konstruas nefamiliajn nestojn, la Flavkapa paruo konstruas kupolan neston el dornaj bastonetoj kaj la Fajrkapa paruo nestumas en arbotruoj kiujn ili kovras. La ovoj estas blankaj, kun ruĝaj punktoj en kelkaj specioj; la ino de Flavkapa paruo demetas bluverdajn ovojn kun ruĝaj punktoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 13 aŭ 14 tagoj, kaj la idoj elnestiĝas post ĉirkaŭ 18 tagoj (Perrins 2003).

Taksonomio redakti

Foje tiuj birdoj estas inkluditaj kiel subfamilio Remizinae en la familio de Paruedoj. Estas duboj pri la taksonomia linio preferata de la diversaj fakuloj; nur ke ambaŭ familioj estas proksimaj parencoj estas certa nuntempe. Se la Remizedoj estas inkluditaj en la Paruedoj, ankaŭ la Stenostiredoj devus esti inkluditaj kiel alia subfamilio, dum se ili estas konsiderataj separata familio, la Sultana paruo kaj la Flavbrova paruo eble postulus esti ekskluditaj el la Paruedoj (Jønsson & Fjeldsa 2006).[2] La lokigo de la Folidorno ene de tiu familio estas precize polemika kaj ĝi estis sekve lokita kun la Nektariniedoj, Estrildedoj, Abelmanĝuloj kaj ĵus ĉe la Verda hilio.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Steve Madge, Josep del Hoyo, Andrew Elliott kaj David Christie , Family Remizidae (Penduline-tits) ĉe Handbook of the Birds of the World. Volumo 13, Penduline-tits to Shrikes, 2008, paĝoj 52-75, Barcelona, Lynx Edicions, isbn = 978-84-96553-45-3
  2. (2005) “Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene.”, Auk 122, p. 121–143. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282005%29122%5B0121%3APOTPIS%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2]]. 
  3. (2003) “Phylogenetic relationships of African sunbird-like warblers: Moho Hypergerus atriceps, Green Hylia Hylia prasina and Tit-hylia Pholidornis rushiae”, Ostritch 74 (1-2), p. 8–17. 
  • Harrap, Simon & Quinn, David (1996): Tits, Nuthatches & Treecreepers. Christopher Helm, Londono. ISBN 0-7136-3964-4
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): Determining biogeographical patterns of dispersal and diversification in oscine passerine birds in Australia, Southeast Asia and Africa. Journal of Biogeography 33(7): 1155–1165. COI:10.1111/j.1365-2699.2006.01507.x (HTML resumo)
  • Chris Perrins (2003): "Penduline Tits". In Perrins, Christopher (editor): The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books. ISBN 1-55297-777-3.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Nesto de Remiz pendulinus