Orsières

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Reppe)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Orsières (stacidomo).

Orsières estas komunumo en la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3072 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Orsières
Blazono de Orsières
Blazono de Orsières
Blazono de Orsières
Orsières
Orsières
Orsières
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Entremont
Koordinatoj  46° 1′ 48″ N 7° 8′ 42″ O / 46.03000 °N, 7.14500 °O / 46.03000; 7.14500 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 48″ N 7° 8′ 42″ O / 46.03000 °N, 7.14500 °O / 46.03000; 7.14500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3072
Areo 165,02 km²
Alteco 887 m super marnivelo
Poŝtkodo 1937
Komunumkodo 6034
Mapo de Orsières
Mapo de Orsières
Situa mapo de Orsières
vdr

Geografio redakti

La komunumo Orsières situas en la franclingva Suba Valezo proksimume 12 kilometrojn sude de Martigny ĉe la bordo de la rivero Dranse. Supre de la vilaĝo Orsières kunfluas la du fontriveroj Dranse d'Entremont kaj Dranse de Ferret. La komunumo konsistas el multnombraj vilaĝoj kaj vilaĝetoj, nome la ĉefloko Orsières, okcidente de la Dranse de nordo al sudo La Douay, Soulalex, Verlonne, Chez les Reuse, Le Bioley, Champex-Lac, Prasurny,Som-la-Proz, Saleinaz, Branche, Prayon, L'Amône, La Fouly kaj Ferret, kaj oriente de Dranse Chamoille, La Rosière, Chez-les-Addy, Chez-les-Giroud, Reppe kaj Commeire. En sudokcidento de la komunumo situas la trilanda punkto inter Italio, Francio kaj Svislando sur alteco de 3820 m s.m. sur la kulmino de Monto Dolent. Sur la komunuma teritorio troviĝas inter aliaj la Saleina-Glaĉero.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 165,02 km², de kiuj 24,0% estas kovritaj de arbaro, 17,2% servas por agrikulturo kaj 1,8% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj el glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Orsières limas en nordo al Bovernier, en nordnordoriento al Sembrancher, en nordoriento al Bagnes, en oriento al Liddes, en sudoriento al Bourg-Saint-Pierre, en sudsudoriento al Saint-Rhémy-en-Bosses (Italio), en sudokcidento al Courmayeur, en okcidentsudokcidento al Chamonix-Mont-Blanc, en okcidento al Trient, kaj en nordokcidento al Martigny-Combe.

Trafiko redakti

Tra Orsières pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Martigny trans la Montpasejo Granda Sankta Bernardo al Aosta. De ĝi defklankiĝas la vojo al la Valo de Ferret. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la mallarĝspura trajnlinio de Martigny al Orsières. Pasas tra la komunumo ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Martigny al Aosta kaj de la stacidomo de Orsières kondukas poŝtaŭtolinio al Ferret.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Orsières datiĝas el la jaro 972 kiel Pons Ursarii, kiam saracenaj trupoj kaptis la abaton de Cluny. En la jaro 1052 la abato Aymon de Siono koncedis la lokon Orsières, kiun li heredis, al la katedrala kapitolo de Siono. En la jaro 1228 Liddes disiĝis de Orsières. Ĝis la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Orsières apartenis al la savoja Subvoktejo Entremont, kiu troviĝis sub la regado de la Abatejo Saint-Maurice. Poste ĝi estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 sub la regado de la Voktejo Saint-Maurice. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Entremont.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti