Republikanische Wehr

Republikanische Wehr ("Respublikana defendo") estis ĉeĥoslovaka duonsoldata organizaĵo de germanaj antifaŝistoj, ĝis la duono de la 1930-aj jaroj markata kiel Rote Wehr. En septembro de 1938 la membroj de RW batalis en la ĉeĥoslovaka limregiono kontraŭ sudetgermanaj ribeluloj.

Republikanische Wehr
Republikanische Wehr

Jaroj 1926 - 1939
Lando Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Grandeco kelke da miloj da membroj
vdr

Historio redakti

La organizaĵo Rote Wehr estiĝis kiel uniforma ordeca taĉmento de Germana sociala demokratia partio, kies unua trupo estiĝis en oktobro de 1926 en Hostinné. Spite al legislativa malpermeso de konstruado de duonsoldataj partiaj taĉmentoj Rote Wehr iom post iom estiĝis kaj oficoj toleris ĝin kiel opozicion de kontraŭŝtataj bataletoj.

En la batalo kontraŭ Freikorps kelke da membroj de RW falis. Sed kelkaj subiĝis al minacoj aŭ propagando kaj ili dizertis. Post la forpelo de ĉeĥoj el Sudetio en la jaro 1938 devis el la limregiono foriri ankaŭ germanaj socialaj demokratoj kaj pluaj antifaŝistoj, sed la ĉeĥoslovakaj oficoj onidire revenigis en Germanion proksimume 20 milojn da rifuĝintoj, el kiuj proksimume la duono finis en koncentrejoj. Republikanische Wehr estis definitive malfondita post la okupado kaj iliaj membroj estis komune kun germanoj, kiuj obeis elvokon al mobilizo, donitaj al persekutoj de la nazia reĝimo.

Organizado, vestaro kaj armilaro redakti

 
Marŝado de Republikanische Wehr

Rote Wehr estis gvidata de la germana sociala demokratia politika gvidantaro, al kiu subiĝis Gruppe frunte kun Gruppenführer. Unu Gruppe konsistis el tri taĉmentoj markitaj kiel Zehnerschaft. Tiuj estis gvidataj de Zehnerschaftführer kaj kreitaj de sume dek anoj, la tn. Ordner (ordigistoj).

Tipa uniformo de la ordigistoj konsistis el hele bruna ĉapo, ĉemizo de blua koloro kun ruĝa kravato kaj blua aŭ nigra pantalono kun zono, eventuale ankaŭ hele bruna mantelo. Virinaj aninoj de RW portis bluzojn kaj jupojn en respondantaj koloroj. Rangoj estis distingataj per manika ŝildeto kun arĝentaj strietoj, sur komandantaj uniformoj estis ankaŭ ruĝe borderitaj epoletoj de blua koloro.

Al soldata ekzerco estis ĉe RW uzataj aerpafiloj, aŭtune de 1938 devis esti uzataj ankaŭ armiloj donitaj fare de la ĉeĥoslovaka armeo.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Interreta ekspozicio de decembro 2007 Deutsche Antifaschisten aus der Tschechoslowakei in Archivdokumenten (1933-1948)/Germanaj kontraŭfaŝistoj ĉeĥoslovakiaj en arĥivaj dokumentoj de inter 1933 kaj 1948