Rezső Bajusz
Rezső Bajusz [reĵO bajus], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajusz Rezső, estis hungara mekanika instrumentisto, fervojisto.
Rezső Bajusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1925 en Maglód |
Morto | 23-an de junio 2013 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | fervojisto ekonomikisto |
Rezső Bajusz[1] naskiĝis la 6-an de julio 1925 en Maglód, li mortis la 23-an de junio 2013 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRezső Bajusz akiris licencon pri mekanika instrumentisto en 1942, poste li laboris, sed en 1944 li kaŝiĝis por ne estis soldato. En 1945 jam la Ruĝa Armeo trovis lin kaj deklaris lin militkaptito, Fine li liberiĝis nur post 2 jaroj. Hejmenveninta li faris porokazajn laborojn, ekde 1948 en Hungaraj Ŝtatfervojoj, kie li finis kelkajn kursojn, poste li havis pli altajn postenojn. Inter 1962–1980 li havis postenojn en la trafika ministerio, poste 2 jarojn li estis institutestro, fine li estris la hungarajn fervojojn inter 1984–1986. Intertempe li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1967, post 3 jaroj li doktoriĝis samloke, li kandidatiĝis en 1977 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo en 1949 kaj 1981, la unua edzino naskis filon en 1950. Li ricevis premiojn inter 1954-1979.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A központi szállítások a Szovjetunióban. (1961)
- A közlekedési vállalatok tervezése. (studenta lernolibro, 1972)
- Személyközlekedésünk ma és holnap (1975)
- A személyszállítás megoszlására ható társadalmi-gazdasági tényezők és azok befolyásolása. (disertaĵo, 1976)
- A közúti közlekedés kézikönyve. (kunaŭtoro, 1978)
- Jövőkép 2000. (kunaŭtoro, 1984)
- Merre tart a magyar konténerizáció? (1991)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Maglód (2023)[2]
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM42703;jsessionid=0335F921A07B3710CAF9F0834D572FFA hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=KoEuujr91qk video