Richárd Bogár
Richárd Bogár [ŝAra bercik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogár Richárd estis hungara revua dancisto, koreografo.
Richárd Bogár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de aŭgusto 1986 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28/2-1-48 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dancisto koreografo |
Richárd Bogár[1][2] naskiĝis la 8-an de novembro 1924 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de aŭgusto 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRichárd Bogár lernis baleton kaj dancon de Trojanov, Ferenc Nádasi, Kamill Feleki kaj Hedvig Hidas, poste inter 1945–1957 li dancis en revuoj. Li debutis kiel koreografo en 1953, post jaroj li ofte verkis koreografiaĵojn por operetoj, eĉ por ĝermomuzikaloj (tiam apenaŭ konataj). Inter 1964–1968 li estis gastrolanto en Belgio, Francio, Nederlando kaj Okcidenta Germanio, dum li konatiĝis pri ĵazbaleto kaj sukcesaj muzikaloj. Hejmenveninta li estis ĉefkoreografo de Operetoteatro (Budapeŝto) ĝismorte. Li ricevis premiojn en 1971 kaj 1978.
Liaj elektitaj koreografiaĵoj
redakti- Újpesti lány (1953)
- Bástyasétány 77 (1958)
- Imádok férjhez menni (1964)
- Hello, Dolly! (1971)
- West Side Story (1969, 1972, 1974)
- Violonisto sur la tegmento (1973, 1985)
- Csárdáskirálynő (1985)
- pluraj unuaktaj baletaj spektakloj
Liaj elektitaj koreografiaĵoj en filmoj
redakti- Felfelé a lejtőn (1959)
- Napfény a jégen (1961)
- 12 óra tánc (1970)
- Bolero. Milleneum, oh! (1978) magyar táncfilm
- Párizsi élet - avagy Offenbach Szép Heléna című operettjének próbája (1984)