Richard Friedenthal

Richard FRIEDENTHAL [riĥart FRIdental] (naskiĝis la 9-an de junio 1896 en Munkeno; mortis la 19-an de oktobro 1979 en Kijlo) estis germana verkisto kaj eldonisto.

Richard Friedenthal
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1896 (1896-06-09)
en Munkeno
Morto 19-an de oktobro 1979 (1979-10-19) (83-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Germanio vd
Familio
Patro Hans Wilhelm Carl Friedenthal vd
Profesio
Okupo literatura eldonisto • literaturhistoriisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studado en Munkeno, Berlino kaj Jena Friedenthal laboris kiel redaktoro en la Berlina eldonejo "Knaur". En la jaro 1931 li tie eldonis la enciklopedian vortaron Knaurs Konversationslexikon. Ekde la 1920-aj jaroj li ankaŭ mem verkis.

En 1933 la nazioj malpermesis al Richard Friedenthal la verkadon. Li en 1938 elmigris al Londono, tie li de 1943 ĝis 1950 laboris en la germanlingva sekcio de la radiostacio BBC. Ekde 1947 li estis brita civitano.

En 1950 li revenis al Munkeno. Dum kvar jaroj li estis direktoro de la eldonejo "Droemer-Knaur", poste li revenis al Britio.

La verkaro de Richard Friedenthal konsistas el liriko, noveloj, romanoj, vojaĝraportoj, eseoj kaj biografioj (ekz. pri Goethe, Martin Luther kaj Georg Friedrich Händel). Kiel eldonisto li okupiĝis i.a. la postlasaĵoj de Stefan Zweig.

Listo de verkoj redakti

  • Demeter (poemoj, 1924)
  • Maria Rebscheider (noveloj, 1927)
  • Der Eroberer (romano, 1929)
  • Brot und Salz (poemoj, 1943)
  • Die Welt in der Nussschale (romano, 1956)
  • Die Party bei Herrn Tokaido (vojaĝraporto pri Japanio, 1958)
  • Georg Friedrich Händel (biografio, 1959)
  • Goethe (biografio, 1963)
  • Luther (biografio, 1967)
  • Entdecker des Ich (eseoj, 1969)