Richard Sharpe

angla esperantisto
(Alidirektita el Richard SHARPE)

Richard SHARPE [riĉard ŝarp], ankaŭ konata kiel RoŜo (naskiĝis la 31-an de decembro 1844[1] en Parizo, mortis la 1-an de aŭgusto 1923 en Coggeshall) estis angla esperantisto.

Richard Sharpe
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1844 (1844-12-31)
en Parizo
Morto 1-an de aŭgusto 1923 (1923-08-01) (78-jaraĝa)
en Coggeshall
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Upper Norwood • Coggeshall
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis komercisto, lerta lingvisto, kaj kosmopolito vojaĝinta en 14 landoj. Li esperantistiĝis en Bonaero en 1906.

En 1907 li el Brazilo revenis al Britujo kaj ekloĝis en Torquay. Ekde tiam li dediĉis sin al Esperanto kaj en 1913 publikigis aŭtobiografian verkon, Travivaĵoj de Ro. Ŝo.. Post la Unua Mondmilito li ankoraŭ partoprenis la kongresojn en Hago (1921) kaj Prago (1922).

Post kelkmonata malsano li mortis en la domo de nevo en Coggeshall. Nekrologo aperis en La Brita Esperantisto, septembro 1923, p. 106.

El lingva vidpunkto, li estis aparte fidela al la zamenhofa Esperanto. Multaj liaj lingvaj konsiloj estis aprobitaj de Zamenhof.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La tria cifero mankas en la Enciklopedio de Esperanto. Tamen, en la libro Travivaĵoj de Ro. Ŝo. li skribas, en la unua paĝo: "Mi naskiĝis en Parizo la 31an de Decembro 1844".

Eksteraj ligiloj redakti