Richard J.A. TALBERT (nask. en 1947) estas Brit-usona antikva-historiisto kaj klasikisto ĉe la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill, kie li estas Profesoro de Antikva Historio William Rand Kenan, Da. Talbert estas gvidanta erudiciulo de antikva geografio kaj la ideo pri la spaco en la antikva Mediterranea mondo. Konektita al ĉi tiu spaca esplorado estas ega projekto pri la Tabula Peutingeriana (tablo Peutinger), kopio de antikva Romia karto konservita en mezepoka versio.

Richard Talbert
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1947 (1947-04-26) (76-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono
Alma mater Kolegio Corpus Christi • The King's School Canterbury
Okupo
Okupo historiisto • klasikisto
Verkoj Barrington Atlas of the Greek and Roman World
The senate of Imperial Rome
vdr

Talbert ricevis sian edukon ĉe La Canterbury-a Lernejo de la Reĝo kaj ĉe Corpus Christi College, Universitato Cambridge, kie li gajnis Duoble-Altgradajn Honorojn pri la Klasikoj (1968) kaj poste Doktoron de Filozofio (1972). Cambridge donis al li honoran Doktoron de Literumoj en 2003. Li estas Korespondanta Membro de la Germana Instituto de Arkeologio. Talbert estas fakultiĝinta ĉe Queen’s University, Belfast, kaj la Universitato McMaster en Ontario, Kanado. Li estis Kunlaboristo Herodotus ĉe la Instituto por Altgrada Studado, Princeton, New Jersey (1978-1979). Lia studo The Senate of Imperial Rome (Princeton University Press, 1984, en Esperanto: La Senato de Imperia Romio), gajnis por li la Premion Goodwin en 1985.

Dum 2000-2001 al Talbert premiis la Premion J.S. Guggenheim-a Memororganizo, Dojenan Premion Usono Komitato pri Eruditaj Socioj, kaj la inaŭguran Premion Robert F. kaj Margaret S. Goheen ĉe la Nacia Centro pri la Homa Scienco ĉe Norda Karolino. Inter liaj doktaj verkoj estas la kompilaĵo de la Barrington Atlas of the Greek and Roman World (Princeton, 2000, en Esperanto: Atlaso Barrington de la Greka Kaj Romia Mondo), kiu gajnis la Premion pro Plej Bona Profesia/Erudita Multvoluma Referencverko pri la Homa Scienco.

Eldonaĵoj redakti

  • Timoleon and the Revival of Greek Sicily/ Timoleon kaj la Revivigo de Greka Sicilio (Cambridge, 1974).
  • The Senate of Imperial Rome/ La Senato de Imperia Romio(Princeton U.P., 1984).
  • Atlas of Classical History/ Atlaso de Klasika Historio (Routledge, 1985).
  • "Carl Muller (1813-1894), S. Jacobs, and the Making of Classical Maps in Paris for John Murray."/ “Carl Muller (1813-1894), S. Jacobs, kaj la Konstruado de Klasikaj Kartoj en Parizo por John Murray.” Imago Mundi 46 (1994) 128-150.
  • redakt. Barrington Atlas of the Greek and Roman World/Atlaso Barrington de la Greka kaj Romia Mondo (Princeton, 2000).
  • redakt. kun Kai Brodersen Space in the Roman World, its Perception and Presentation/Spaco en la Romia Mondo, sia Percepto kaj Prezento (LIT, Munster, 2004).
  • traduk. Plutarch on Sparta/Plutach pri Sparto nova versio (2005).
  • kun M.T. Boatwright kaj D. Gargola The Romans: From Village to Empire/La Romanoj: De Vilaĝo al Imperio (Oxford, 2004). A Brief History of the Romans/Mallonga Historio de la Romanoj, (2006).

Eksteraj Ligiloj redakti

Kartcentro de la Antikva Mondo[rompita ligilo] (en la angla) Fakultata Profilo Arkivigite je 2006-11-24 per la retarkivo Wayback Machine (en la angla)