Kriechenwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Risau)


Kriechenwil (prononcu kriĥnvil, oficiala nomo ĝis 1959 Dicki) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kriechenwil
Blazono de Kriechenwil
Blazono de Kriechenwil
Blazono de Kriechenwil
Kriechenwil
Kriechenwil
Kriechenwil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 54′ 36″ N 7° 13′ 12″ O / 46.91000 °N, 7.22000 °O / 46.91000; 7.22000 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 36″ N 7° 13′ 12″ O / 46.91000 °N, 7.22000 °O / 46.91000; 7.22000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 411
Areo 4,75 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 3197
Komunumkodo 0666
Mapo de Kriechenwil
Mapo de Kriechenwil
Mapo de Kriechenwil
vdr

Geografio redakti

Kriechenwil situas en la Svisa Mezlando proksimume 20 kilometrojn okcidente de la centro de la federacia urbo Berno. La sudorientan limon de la komunumo formas la rivero Sarino. En sudokcidento de la komunumo situas arbaro kun marĉo kaj lageto, kiu en la germana lingvo simple nomiĝas Seeli (lageto). La komunumo konistas el la vilaĝo Kriechenwil (sur alteco de 530 m s.m. en la centro de la komunumo), Schönenbühl (sur alteco de 522 m s.m. en nordokcidento de la komunumo) kaj Risau (sur alteco de 490 m s.m., ĉe la norda marĝeno de ebenaĵo nordokcicdente de la rivero Sarino.)[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,75 km², de kiuj 39,9% estas kovritaj de arbaro, 54,4% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kriechenwil limas en nordo al Ferenbalm, en nordnordoriento al la eksklavo Wallenbuch de la friburga komunumo Gurmels (FR), en nordoriento al la eksklavo Gammen de la komunumo Ferenbalm, en oriento al Laupen, en sudoriento al Bösingen (FR), en sudokcidento al Kleinbösingen (FR), en okcidento al Gurmels (FR), kaj en nordokcidento al Ulmiz (FR).

Trafiko redakti

Kriechenwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per diversaj flankaj vojo de la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Morato kaj al la svisa aŭtovojo A12 kvin ilometrojn sudoriente apud Flamatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio, kiu cirkulas inter la stacidomoj de Gümmenen kaj de Laupen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kriechenwil, kiu ĝis 1959 oficiale nomigixs Dicki, datiĝas el la jaro 1353 Digki. Dum mezepoko Kriechenwil apartenis al la Senjorujo Laupen kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1324 havaĵo de la urbo Berno kaj ek de tiam formis parton de la kamparvojktejo Laupen kaj ek de 1798 de la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. Dum malflura mezepoko la pendigilo de la kampartribunalo Zollikofen troviĝis apud la vojo en la arbaro de Kriechenwil. La fundamentoj de la pendigilo ankoraŭ hodiaŭ videblas. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti