Robert Todd Lincoln

Robert Todd LINCOLN (1a de Aŭgusto, 1843 – 26a de Julio, 1926) estis usona advokato, negocisto, kaj politikisto. Li estis la plej aĝa filo de la Prezidento Abraham Lincoln kaj de lia edzino Mary Todd Lincoln, kaj la nura el iliaj kvar filoj kiuj vivis ĝis matureco. Robert Lincoln iĝis negocista advokato kaj kompaniprezidento, kaj servis kiel ministro pri milito kaj kiel ambasadoro en Unuiĝinta Reĝlando.

Robert Todd Lincoln
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1843 (1843-08-01)
en Springfield
Morto 26-an de julio 1926 (1926-07-26) (82-jaraĝa)
en Manchester
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per neŭrologia malsano vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo Phillips Exeter • Harvard College • jura altlernejo Harvard • Old University of Chicago • Universitato de ĈikagoNordokcidenta Universitato vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Robert Todd Lincoln
Familio
Patro Abraham Lincoln vd
Patrino Mary Todd Lincoln vd
Gefratoj Edward Baker Lincoln • William Wallace Lincoln • Tad Lincoln vd
Edz(in)o Mary Eunice Harlan vd
Infanoj Jessie Harlan Lincoln • Mamie Lincoln • Abraham Lincoln II vd
Profesio
Okupo advokatodiplomatopolitikisto vd
Aktiva dum 1865– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lincoln naskiĝis en Springfield (Ilinojo), kaj gradiĝis en Harvard College antaŭ servi por la stabanaro de Ulysses S. Grant kiel kapitano en la Unia Armeo en la finaj tagoj de la Usona Enlanda Milito. Post la milito, li edziĝis al Mary Eunice Harlan, kaj ili kunhavis tri filojn. Post kompletigo de jura lernejo en Ĉikago, li faris sukcesan jur-karieron, kaj riĉiĝis reprezentante korporaciajn klientojn.

Aktiva en Respublikana politiko, kaj evidenta simbolo de la heredo de sia patro, Lincoln ofte ricevis proponojn kiel ebla kandidato por postenoj, inklude tiun de prezidento, sed neniam faris demarŝojn por munti kampanjon. La nura posteno por kiu li estis elektita estis tiu de urba konsilisto de Suda Ĉikago, kiun li tenis el 1876 ĝis 1877; tiu urbo poste iĝis parto de la urbo Ĉikago. Lincoln servis kiel ministro pri milito en la registaro de James A. Garfield, kaj poste de Chester A. Arthur, kaj kiel usona ambasadoro en Unuiĝinta Reĝlando dum la regado de Benjamin Harrison.

Lincoln iĝis jura konsilisto de la "Pullman Palace Car Company", kaj post la morto de la fondinto George Pullman en 1897, Lincoln ekhavis la kompanian prezidentecon. Post retiriĝi el tiu posteno en 1911, Lincoln servis kiel stabanestro ĝis 1922. En la lastaj jaroj, Lincoln loĝis en Vaŝintono kaj en Manĉestero (Vermonto); la Manĉestera hejmo, nome Hildene, estis aldonita al la Nacia Registro de Historiaj Lokoj en 1977. En 1922, li partoprenis en la ceremonioj por la Monumento de Lincoln. Lincoln mortis en Hildene la 26an de Julio, 1926, ses tagojn antaŭ sia 83a naskiĝtago, kaj estis entombigita en la Arlingtona nacia tombejo.

Eksteraj ligiloj redakti