Roberto Duarte Silva

Roberto Duarte Silva (1837-1889) estis rimarkinda portugallingva kemiisto, diplomito pri farmacio en la "Universitato de Lisbono", kiu distingiĝis en la branĉo de la Organika Kemio. Li famiĝis en la franca ĉefurbo kaj sin donis dum la tuta vivo al la scienca esplorado. Li estis lernanto de Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884) kaj amiko de Charles Friedel (1832-1899). Li studis la kombinaĵojn de la amoniako surbaze de amino kaj propilamino kaj atingis la totalan sintezon de la glicerino kune kun Charles Friedel[1].

Roberto Duarte Silva
Kaboverda kemiisto
Kaboverda kemiisto
Persona informo
Roberto Duarte Silva
Naskiĝo 25-a de februaro1837
en Vilaĝo Ribeira Grande, Insulo de Santo Antão,  Kaboverdo
Morto 9-a de februaro 1889
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Ŝtataneco Portugala KaboverdoReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono
Minlernejo de Parizo
Supera Lernejo pri Industriaj Fiziko kaj Kemio
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • apotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Francisko José Duarte kaj Matilda Rosa Silva. Antaŭ ol instaliĝi en Parizo, en 1862, li estis malferminta apotekon en Makao kaj Honkongo. Li aktivis kiel profesoro pri analiza kemio en la Minlernejo de Parizo, kaj poste, en la Centra Lernejo pri Artoj kaj Manufakturoj kaj en la Supera Lernejo pri Industria Fiziko kaj Kemio en la urbo Parizo, kie li restis ĝis sia morto. Li ricevis kelkajn premiojn en la Franca Akademio pri Sciencoj kaj estis prezidanto de la Franca Societo pri Kemio, en 1887. En 2007, la banko de Kaboverdo lin omaĝis en la monbiletoj de 500 skudoj. La franca kemiisto Charles Lepierre (1867-1945) estis lia lernanto.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti