Rohrbach an der Teich
Rohrbach an der Teich, kroate Lorbica, hungare Jobbágyújfalu [jobAdjUjfalu] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Mischendorf.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Rohrbach an der Teich situas laŭ rojo inter deklivoj. Oberwart troviĝas je 12 km-oj.
Historio redakti
Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio okazis en 1496 laŭ tiama hungara ortografio "Wyfalw" (=nova vilaĝo). En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1890 20 domoj cindriĝis pro incendio. En 1910 vivis en Jobbágyújfalu 519 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1938 la faŝistoj deportis duonon de la ciganoj. En 1971 Rohrbach an der Teich aliĝis al Mischendorf.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1836
- kruco de 1906
- militmonumento
- fontano sur la ĉefa strato
-
Romkatolika preĝejo
-
Kruco de 1906
-
Militmonumento
-
Fontano sur la ĉefa strato