Roland Ferenc Lieb

Roland Ferenc Lieb, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lieb Roland Ferenc estas hungara skulptisto, medalisto, arkitekto, altlerneja instruisto.

Roland Ferenc Lieb
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1976 (1976-08-01) (47-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • medalisto
vdr

Roland Ferenc Lieb [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1976 en Sopron.

Biografio redakti

Roland Ferenc Lieb frekventis teknikajn mezlewrnejojn parte en Szombathely, parte en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato de Okcidenta Hungario en 2001. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Mészáros kaj Tamás Soltra E.. Post siaj studoj li estas samtempe arkitekto kaj artisto, en 2001 li eklaboris en arkitekta firmao, samtempe li ekspozicias. Ekde 2004 li instruas en la menciita universitato, ekde la sama jaro li iĝis memstara arkitekto. En 2007 li fondis propran arkitektan firmaon. Iam li translokiĝis al la proksima vilaĝo Röjtökmuzsaj. Komence li kreis medalojn el bronzo, poste el vitro, ligno, betono, fero. Li ricevis premiojn inter 2003 – 2016.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj arkitektaj planoj redakti

  • Sopron, domego kun 26 loĝejoj
  • Sopron, domego kun 40 loĝejoj
  • Szentgotthárd, renoviĝo de postejo
  • Sárbogárd, poŝtejo
  • pluraj familiaj domoj

Elektitaj medaloj redakti

Elektitaj memortabuloj redakti

  • memortabulo pri Erzsi Gazdag en Szombathely (2012)
  • memortabulo pri Antal Radó en Gárdony (2014)
  • memortabulo pri Ottóné Greisinger en Szombathely (2015)

Fontoj redakti

Referencoj redakti