Roland Jacobi
Roland Jacobi [jakobi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jacobi Roland estis hungara tenisisto, tablotenisisto, mondĉampiono, ministeria oficisto. Lia familia nomo estis Beszterczey-Jacobi [bestercei] depost 1934.
Roland Jacobi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de marto 1893 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Beszterce |
Morto | la 22-an de majo 1951 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tablotenisisto • tenisisto • oficisto |
Roland Jacobi[1] naskiĝis la 9-an de marto 1893 en Beszterce (nuntempe Bistrița en Rumanio), li mortis la 22-an de majo 1951 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Roland Jacobi doktoriĝis el jurscienco en Scienca Universitato de Budapeŝto. En la sensporta vivo li havis plurajn postenojn en ministerio pri enlandaj aferoj.
Sporta kariero redakti
Roland Jacobi estis tenisisto kaj tablotenisisto en ĉefurbaj sportkluboj, sed li havis sukcesojn precipe en tabloteniso. Li estis hungara ĉampiono sesfoje unuoble, virduoble aŭ variduoble inter 1909-1925, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 18-foje inter 1925-1928. Li estis la unua en mondĉampionumoj kvarfoje en 1926 kaj 1928 unuoble, virduoble aŭ teame. En 1925 li estis hungara tenisa ĉampiono virduope en kovrita sporthalo. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1928, poste li havis postenojn en la sportklubo.
Liaj libroj redakti
- Ping-pong játék (1926)
- Az asztali tenniszsport ene de A sport enciklopédiája. A testnevelés és testgyakorlás kézikönyve (1928)
- Magyar állampolgárság, községi illetőség és idegenrendészet (2 volumoj, kompilaĵo, kunaŭtoro, 1935–1936)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM81429 hungarlingva datenaro de muzeo