Roland Ries
Roland Ries, naskiĝinta la 11-an de januaro 1945 en Niederlauterbach (Bas-Rhin), estas franca politikisto , membro de la Socialisma Partio, eksa senatano de Bas-Rhin (2025-2014) kaj eksa urbestro de Strasburgo (2008-2020).
En Strasburgo
redaktiMunicipa konsiliano de marto 1983, li estis la unua adjunkto de la urbestro de Strasburgo, Catherine Trautmann, inter 1989 kaj 1997, komisiita pri urboplanado, transportoj, kaj aparte pri la urbaj moviĝoj kaj la transporto de handikapuloj, li kondukis la konstruon de la du unuaj tramlinioj.
Post la nomumo de Catherine Trautmann al la registaro, li estis elektita urbestro de Strasburgo la 27-an de junio 1997[1] poste prezidanto de la urbeca komunumaro de Strasburgo. En junio 2000, li forlasis siajn du oficojn al Catherine Trautmann post ŝia eliro el la registaro.
Inter 2001 kaj 2008, li refariĝis municipa kaj komunumara konsiliano en opozicio.
La 22-an de marto 2008, li estis elektita urbestro de Strasburgo de la Municipa Konsilio per 52 voĉoj kontraŭ 13 blankaj voĉoj. La 18-an de aprilo 2008, li forlasis la prezidon de la urbeca komunumaro de Strasburgo al Jacques Bigot kaj estis elektita 1-a vicprezidanto, komisiita pri kunordigo, transportoj kaj Eŭropo.
Mandatoj
redaktiNaciaj kaj eŭropaj mandatoj
redakti- de 1995 ĝis 2002 : Membro de la kongreso de lokaj kaj regionaj povoj en Eŭropo
- de 2001 ĝis 2003 : Membro de la Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio
- de 2004 : Senatano de Bas-Rhin. Li estas membro de la komisiono pri ekonomiaj aferoj, kaj, de 2008, vicprezidanto de la komisiono pri eŭropaj aferoj
Lokaj mandatoj
redakti- municipaj mandatoj
- de 1983 ĝis 1989 kaj de 2001 ĝis 2008 : municipa konsiliano de Strasburgo
- de 1989 ĝis 1997 : unua vicurbestro de Strasburgo
- de 1989 ĝis 1997 : vicprezidanto de la urbeca komunumaro de Strasburgo
- de 1997 ĝis 2000 : urbestro de Strasburgo
- de 1997 ĝis 2000 : prezidanto de la urbeca komunumaro de Strasburgo
- de 2001 ĝis 2008 : komunumara konsiliano de la urbeca komunumaro de Strasburgo
- de 2008 : Urbestro de Strasburgo
- de 2008 : unua vicprezidanto de la urbeca komunumaro de Strasburgo
- regionaj mandatoj
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ « Roland Ries estas elektita urbestro de Strasburgo », gazeto "Le Monde", la 29-an de junio 1997
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Léon Strauss: « Roland Ries », en Nouveau dictionnaire de biographie alsacienne, vol. 31, p. 3215