Froideville VD

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rossy)
- La mallongigo VD en Froideville VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Froideville.

Froideville estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 989 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Froideville
Blazono de Froideville
Blazono de Froideville
Blazono de Froideville
Froideville
Froideville
Froideville
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 541916 / 161438 (mapo)46.6016666666676.6805555555555Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 41′ O; CH1903: 541916 / 161438 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1989
Areo 7,08 km²
Alteco 819 m super marnivelo
Poŝtkodo 1055
Komunumkodo 5523
Mapo de Froideville
Mapo de Froideville
Situa mapo de Froideville
vdr

Geografio redakti

La komunumo Froideville situas en la sudo de la regiono Centro de Vaŭdo, norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Froideville kaj Rossy, kaj diversaj novaj loĝkvartaloj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,08 km², de kiuj 51,0% estas kovritaj de arbaro, 38,6% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Froideville limas en nordo al Poliez-Pittet, en nordoriento al Jorat-Menthue, en oriento al Corcelles-le-Jorat, en sudoriento al Montpreveyres, en sudo kaj sudokcidento al Laŭzano, kaj en nordokcidento al Bottens.

Trafiko redakti

Froideville situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la komunumo kruciĝas konekta vojo de Villars-Tiercelin al Cugy kun vojo de Bottens al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la loka buslinio n-ro 60 de la regiona transportentrepreno de Laŭzano kaj de la poŝtaŭtolinio al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Froideville datiĝas el la jaro 1284 kiel Frigida Villa. Dum mezepoko la vilaĝo troviĝis sub la senjoreco de la Abatejo Montheron. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Froideville apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti