Rotondo Sankta Anna (Kallósd)
Rotondo de Sankta Anna estas romkatolika tombeja historia monumento en Hungario, en vilaĝeto Kallósd.
Rotondo de Sankta Anna | |
---|---|
Rotondo de Sankta Anna en Kallósd
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kallósd |
Geografia situo | 46° 52′ 17″ N, 17° 3′ 48″ O (mapo)46.8714111117.06336111Koordinatoj: 46° 52′ 17″ N, 17° 3′ 48″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 5,8 m (la navo interne) |
Larĝo | 5,8 m (la navo interne) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiTiu ĉi kirko estis konstruita en la fruaj 1260-aj jaroj. En 1263 ĝi menciiĝis paroĥa preĝejo. En la 17-a jarcento la kirko forlasiĝis pro la ortaj turkaj atakoj, sed en 1711 la loĝantoj denove uzis ĝin, eĉ ĝi renoviĝis en 1740. En la 1800-aj jaroj oni konstruis novan kupolon kaj antaŭĉambron. En 1938 denova renoviĝo okazis, fine inter 1989–1993 okazis ĝis tiam la lasta renoviĝo, tiam oni malkonstruis la antaŭĉambron por pli bone emfazi la mezepokon.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en la tombejo. Ĝi havas 2 partojn, ja estas ankaŭ malgranda absido, sed malpli alta. En la supro de la navo estas videbla ligna tureto. Super la altaro ronda fenestro donas lumon. La simpla altara bildoprezentas Sanktan Annan. En la muro ok gotikaj niĉoj por sidadi troviĝas. Interna apartenaĵo estas ligna ŝtuparo al la galerio. En la preĝejeto mankas mebloj.
En la 1990-aj jaroj en la vilaĝo oni konstruis preĝejon, tial la rotondo estas apenaŭ uzata. La rotondo aperas en blazono de Kallósd. Kermeso okazas en la 26-an de julio.
Fontoj
redakti- (hungare)
- (hungare kun bildoj) Arkivigite je 2012-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- (hungare)